
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 9a de novembro 2026 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Kaj Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon. |
Jes 2,4
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Feliĉaj estas la pacigantoj, ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. |
Mat 5,9
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Kelkaj preferus droni ol voki por helpo. |
Wilhelm Busch
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Sankta Spirito, kreskigu mian internan vivon. La dezerto en mi dolĉe floru. Mia senutila vivo fariĝu fruktodona en Kristo. |
