
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 16a de decembro 2026 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon. |
Jes 11,7
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Pretigu la vojon de la Eternulo. Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco. |
el Jes 40,3.10
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
La neceso instruas nin preĝi, kiel diras la proverbo, sed ĝi ankaŭ instruas nin pensi; kaj kiu ĉiam estas sata, tiu ne multe preĝas kaj ne multe pensas. |
Theodor Fontane
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho Patro, Vi ĝojas, kiam Via infano estas feliĉa. Ĝia feliĉo estu sincera kaj transdonata al aliaj. Vi estu dankata kaj honorata pro ĉi tiu tago. |
