Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 28a de decembro 2026    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune;
kaj leono simile al bovo manĝos pajlon.

Jes 11,7



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Kaj ni vidis lian gloron,
gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro,
plena de graco kaj vero.
el Joh 1,14


[Senkulpaj Infanoj]
Grandvalora en la okuloj de la Eternulo
estas la morto de Liaj fideluloj.
Al Vi mi oferdonos dankan oferon,
kaj la nomon de la Eternulo mi vokos.




ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  Silento estas signo de saĝo, sed nura silento ankoraŭ ne estas saĝo.

Juda proverbo



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Reĝo de la gloro, mi ekkonu Vin ĉie, kie mi helpas miajn kunhomojn.
Ke ili vidu Vin per mi; mi ne ĝenu ilin.
Iru kun ni ĉiuj baldaŭ trans la sojlon de la malnova al la nova jaro.





supren al la komenco de la paĝo