
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 30a de decembro 2026 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon. |
Jes 11,7
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro, plena de graco kaj vero. el Joh 1,14 |
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Utiligu la tagon. |
Horaz
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Kara ĉiela Patro, ofte estas malfacile preĝi, kolekti kaj koncentri niajn pensojn. Ofte estas nur petado kaj demandado. Tamen ni scias, ke Vi komprenas niajn stultajn demandojn. Ni volas laŭdi Vin kaj danki Vin pro Viaj grandaj faroj. Ni volas aparteni al Vi kaj dediĉi nin kaj ĉiujn aliajn homojn al Vi, ĉar en Via mano ni estas sekuraj kaj trankvilaj. Restu eterne ĉe ni, ho amanta Dio. |
