
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 24a de februaro 2026 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo. |
Rea 26,11
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Por tio la Filo de Dio elmontriĝis, por ke li detruu la farojn de la diablo. |
el 1 Joh 3,8
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Ni povas veni al Li tiaj, kiaj ni estas. Kun Li ni ne restos tiaj, kiaj ni estas. |
Paul Deitenbeck
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Kara Patro en la ĉielo, ligu min per fortaj ligiloj al miaj gefratoj. Mi servu Viajn kreitaĵojn per vortoj, agoj kaj amaj kaj pacaj pensoj. Via granda familio vere estu harmonia. |
