Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 28a de februaro 2026    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo.

Rea 26,11



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Por tio la Filo de Dio elmontriĝis,
por ke li detruu la farojn de la diablo.

el 1 Joh 3,8



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

Saĝa scias, kion li diras — malsaĝa diras, kion li scias.
  Zamenhof, Proverbaro


La 29an de februaro (en superjaro):
Vortoj, kiuj ne venas el la koro, ne atingas la orelon.




ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Sankta Patro,
ankaŭ hodiaŭ Via lumo brilu en mia animo.
La gloro de Via Evangelio ĉiam pligrandiĝu por mi kaj donu, ke mi estu tutkore sindona al ĝi.
Nutru min per la pano de la vivo.
Kaj mi nutru aliajn per tiu vivopano.
Benu la ricevontojn!


La 29an de februaro (en superjaro):
Mia Patro, ankaŭ mi kunlaboru por venigi Vian regnon. Gardu min, ke mi ne ĝenu Vian veron pro mia mondumo. Faru el mi veran serviston de Vi. Kaj mi servu mian kun- homon pro amo al Vi.



supren al la komenco de la paĝo