
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 5a de februaro 2026 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Vi estos gaja pro la tuta bono, kiun donis la Eternulo, via Dio, al vi kaj al via domo. |
Rea 26,11
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi. |
el Jes 60,2
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Dum oni mem parolas, oni ekscias nenion. |
Marie von Ebner-Eschenbach
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mia Savanto, helpu min ke mi en ĉiu situacio pensu al Via sankta ekzemplo. La vorto, kiun mi parolos, estu dolĉa, mia afableco sincera kaj mia malaprobo tamen ama. Donu al mi Vian subtenon. |
