
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 12a de marto 2026 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo larmis. |
Joh 11,35
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantaŭen, taŭgas por la regno de Dio. |
el Luk 9,62
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Kiam ni malfermas niajn okulojn, ni povas ekkoni la belecon, kiun Dio donacas al ni. Kiam ni malfermas nian koron, ni povas ricevi la amon de Dio. |
Jürgen Zwiener
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ho Sinjoro mia Dio, donacu la certecon, ke ni estas repacigitaj kun Vi per nia Savanto. Ni restu kiel infanoj en la domo de Vi, nia Patro. Konduku nin en Vian sanktan komunecon, kaj disdonu al ĉiuj homoj la riĉecon de Via amo. |
