
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 15a de marto 2026 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo larmis. |
Joh 11,35
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)[4a Pasiona Dimanĉo – Lätare]
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Kredo estas la birdo kiu kantas, kiam la nokto estas ankoraŭ malluma. |
Paul David Devanandan
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Spirito de la amo, prilumu ĉiujn, kiuj havas iom da influo en nia patrujo. Donu Vian lumon al tiuj, kiuj parolas per vorto aŭ verko al aliaj, por ke eliru de ili puriganta forto kaj sanktiganta energio. |
