
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 21a de marto 2026 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo larmis. |
Joh 11,35
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto. |
el Joh 12,24
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Multaj homoj maltrafas la etan feliĉon, ĉar ili vane atendas la grandan. |
Pearl S. Buck
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mia Savanto, faru min infano de la lumo. Gardu min kontraŭ plendoj kaj ploroj. Mi neniam fariĝu infano de la nokto kaj de la tristeco. Plenigu min kun amo kaj ĝojo; kaj mi petas, ke ankaŭ aliaj ĉerpu el mia ĝoja certeco novan kuraĝon. |
