
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 25a de marto 2026 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo larmis. |
Joh 11,35
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
La Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj. |
el Mat 20,28
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Oni ne kredas, kiom multe oni devas kredi por esti nekredanto. |
Michael von Faulhaber
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Dio de la amo, instruu al mi disdoni Vian amon al aliaj. Donu ke mi ne elektu la facilan vojon de la propra plezuro, sed la vojon de la ĝoja devo, eĉ se tiu portos al mi ĉagrenon kaj sortobaton. Mi kredu, ke Vi kondukas min. |
