
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 28a de marto 2026 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo larmis. |
Joh 11,35
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
La Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi, kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj. |
el Mat 20,28
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Rido kaj rideto estas la pordego kaj pordeto, tra kiu multe da bono povas enŝteliĝi en la homon. |
Pearl S. Buck
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Kompatema, krucumita Savanto, kiam la tento proksimiĝas, helpu min tiam pensi al Viaj doloroj, por ke ili gardu min. Mi malamu la malbonajn agojn, kiuj ĉagrenas Vin. Mi venu el ĉiu tento kiel venkanto! |
