Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 3a de marto 2026    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo larmis.

Joh 11,35



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke
dum ni ankoraŭ estis pekuloj,
Kristo mortis por ni.

Rom 5,8



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  Ĉiu, kiu konservas al si la kapablon rekoni belecon, neniam maljuniĝos.

Franz Kafka



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia Sinjoro,
pardonu al mi ĉion, en kio mi malsukcesis kaj benu tion, kio estis laŭ Via volo.
Helpu min, ke mi restu fidela, kaj donu ke mia fino estu pli bona ol mia komenco, por ke ankaŭ ĉe mi estu lumo en la vespero.





supren al la komenco de la paĝo