
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 12a de aprilo 2026 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo diras al Tomaso: Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. |
Joh 20,29
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)[Unua Dimanĉo post Pasko – Quasimodo geniti]
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Kiu metas demandon, tiu estas malsaĝulo dum kvin minutoj. Kiu ne metas demandon, tiu restas malsaĝulo por ĉiam. |
Ĉina proverbo
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Kara Patro en la ĉielo, benu la geedzojn, kie ajn ili loĝu. Ili estu fidelaj, amantaj, helpantaj unu la alian. Donu komprenemon kaj saĝecon al ili. Ilia komuna vivo estu je Via honoro kaj plena de danko. |
