Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 17a de aprilo 2026    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo diras al Tomaso:
Ĉar vi vidis min, vi kredas;
feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.

Joh 20,29




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo,
kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan
per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj.

1 Pet 1,3



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  La tuta mondo estas kiel libro, en kiu en buntaj linioj estas skribite por ni, kiel Dio restis al ni fidela.

Emanuel Geibel



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Mia releviĝinta Sinjoro,
mi spertu la forton de Via releviĝo.
Donu la vortojn en mian koron, kiuj estas saĝaj kaj kiuj helpas al aliaj.





supren al la komenco de la paĝo