
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de aprilo 2026 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo diras al Tomaso: Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. |
Joh 20,29
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)[Sankta Ĵaŭdo]
Memorindaj Li faris Siajn miraklojn;
kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Antaŭ la lango laboru la cerbo. |
Zamenhof, Proverbaro
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mi dankas Vin, ho Patro, pro ĉi tiu tago. Ĝi estas de Vi, mi uzu ĝin en Via servo. Benu miajn gefratojn, helpu ilin en iliaj mizeroj kaj ĝojoj. |
