
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 27a de aprilo 2026 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo diras al Tomaso: Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. |
Joh 20,29
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj. |
2 Kor 5,17
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Por ke homo estu vere kompleta, li devas posedi forton de la penso, forton de la volo, forton de la koro. |
Ludwig Feuerbach
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Sankta Spirito, ni ĉiam pli ekkonu Vin en niaj vivoj kaj kalkulu kun Via ĉeesto. Konduku nin kaj prenu niajn korojn kaj volojn en Vian posedon. Kiu pensas al Vi, ne povas elekti ŝirmon de teruraj armiloj. |
