
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 29a de aprilo 2026 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo diras al Tomaso: Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. |
Joh 20,29
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitaĵo; la malnovaĵoj forpasis, jen ili jam estiĝis novaj. |
2 Kor 5,17
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo. |
Zamenhof, Proverbaro
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Sinjoro, mia Dio, la laboro de ĉi tiu tago komenciĝas denove. Donu ke mi nur havu purajn intencojn ĉe ĉio, kion mi estas faronta, kaj sanktigu miajn dezirojn per la sento de Via ĉeesto. |
