
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 4a de aprilo 2026 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo diras al Tomaso: Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. |
Joh 20,29
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)[Sankta Sabato]
Dio tiel amis la mondon,
ke Li donis Sian solenaskitan Filon,
por ke ĉiu, kiu fidas al li, ne pereu,
sed havu eternan vivon.
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Dio kreis tempon, sed Li diris nenion pri hasto. |
Irlanda proverbo
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Graca Dio, estu kun ĉiuj gepatroj de la mondo. Helpu ilin konduki kaj eduki siajn infanojn laŭ Via volo. Donu al ili fantazion kaj komprenemon por la juna generacio. Ili subtenu la bonajn agadojn de la gejunuloj. |
