
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 6a de aprilo 2026 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo diras al Tomaso: Ĉar vi vidis min, vi kredas; feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas. |
Joh 20,29
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)[Paska Lundo]
(Kristo diras:)
Mi fariĝis mortinta,
kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne,
kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades.
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Eĉ se via rondo estas nerimarkinda, malvasta kaj malgranda, plenigu ĝin per via tuta estaĵo. |
Homero
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mia Savanto, mi pensu al Via morto, kaj mi spertu la forton de Via releviĝo. Levu min el mia ŝajna morto al nova vivo. Fariĝu hodiaŭ belega Paskotago. |
