Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 9a de aprilo 2026    =>


ĵaŭdo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Jesuo diras al Tomaso:
Ĉar vi vidis min, vi kredas;
feliĉaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.

Joh 20,29




ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (Kristo diras:)
Mi fariĝis mortinta,
kaj jen, mi estas vivanta por ĉiam kaj eterne,
kaj mi havas la ŝlosilojn de la morto kaj de Hades.

el Apo 1,18



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  Homoj, kiuj vivas el la espero, vidas pli foren. Homoj, kiuj vivas el la amo, vidas pli profunden. Homoj, kiuj vivas el la kredo, vidas ĉion en alia lumo.

Lothar Zenetti



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Potenca Dio,
Via Releviĝo ankaŭ relevu min el miaj tagaj zorgoj kaj maltrankviliĝoj.
Vi malfermis la pordon al Via Regno por mi.
Ĝi restu malfermata por ĉiu, kiu kredas en Vi.





supren al la komenco de la paĝo