Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 1a de majo 2026    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  La esperon ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan.

Heb 6,19



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Se iu homo estas en Kristo,
estas jam nova kreitaĵo;
la malnovaĵoj forpasis,
jen ili jam estiĝis novaj.

2 Kor 5,17



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  Ankaŭ el ŝtonoj, kiujn oni ĵetis sur nian vojon, ni povas konstrui ion belan.

Johann Wolfgang von Goethe



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Ho Patro,
kiu donacis al la homoj la laboron,
benu en ĉi tiu tago de la laboro ĉies laboron.
Ĉiu faru sian laboron en ĝojo kaj komprenu, ke labori estas beno por la homaro.
Tamen ankaŭ la senlaboruloj trovu denove kontentigan okupon, mi petas.





supren al la komenco de la paĝo