
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 16a de majo 2026 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
La esperon ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan. |
Heb 6,19
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
(Kristo diras:) Mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn. |
Joh 12,32
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
La plej granda feliĉo por la pensanta homo estas esti esplorinta la esploreblan, kaj kviete respekti la neesploreblan. |
Johann Wolfgang von Goethe
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mia Patro, mi portas miajn ŝuldojn antaŭ Via vizaĝo. Detruu ĝian potencon super mi kaj ekstermu ĉion, kio ne estas laŭ Via volo. Mi eklernu Vian volon per la Sankta Biblio, per la vortoj kaj agoj de Jesuo Kristo. |
