
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 24a de majo 2026 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
La esperon ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan. |
Heb 6,19
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)[Pentkosta Dimanĉo]
Tio signifas:
Ne per militistaro kaj ne per forto,
sed nur per Mia spirito,
diras la Eternulo Cebaot.
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Nia savo dependas ne de tio, ke ĉio venu kiel ni ŝatus, sed de tio, ke ni ĝoje akceptu ĝin kiel ĝi venas. |
Johann Gottfried Herder
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Mi dankas Vin pro Via boneco, Sinjoro. Ĝi efikas je mia koro kiel milda printempa pluveto, kiu estas tiel fruktodona. Ankaŭ mia vivo estu simila. |
