
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 30a de majo 2026 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
La esperon ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan. |
Heb 6,19
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Tio signifas: Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot. |
el Zeĥ 4,6
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Tiuj, kiuj komprenas nur tion, kion oni povas klarigi, komprenas tre malmulte. |
Marie von Ebner-Eschenbach
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Nia Dio, Via Regno venu! Ni laboru en Via servo por pli rapide venigi Vian Regnon. La novaj tero kaj ĉielo venu, kiel Vi estas promesinta al ni. Sed ni kredas, ke Vi ne volas venigi Vian regnon sen ni, kiel helpantoj de Vi en ĉi tiu mondo. |
