
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 4a de junio 2026 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Memoru la katenitojn, kvazaŭ vi ankaŭ estus katenitaj, kaj la suferantojn, ĉar vi ankaŭ estas en la korpo. |
Heb 13,3
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)[rk: Korpo de Kristo]
La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo
kaj la amo de Dio
kaj la kuneco de la Sankta Spirito
estu kun vi ĉiuj.
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Dio ne estas kun la potenco, Li estas nur kun la vero. |
Fjodor Dostojevskij
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Sankta Spirito, sanktigu mian tutan vivon. Mia ĉiutaga laboro estu preĝo kaj purigu min per tiu preĝado. Mi soifu kaj malsatu al Via justeco, tiel ke mi deziras ĝin ankaŭ por aliaj. |
