
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 6a de junio 2026 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Memoru la katenitojn, kvazaŭ vi ankaŭ estus katenitaj, kaj la suferantojn, ĉar vi ankaŭ estas en la korpo. |
Heb 13,3
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi ĉiuj. |
2 Kor 13,13
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Ekvojaĝu sen mapo – kaj sciu, ke Dion oni trovas jam survoje, kaj ne nur tiam, kiam oni atingis la cellokon. |
Madeleine Delbrêl
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Feliĉigu, ho amanta Patro, la solecajn homojn, tiujn, kiuj suferas, ĉar ili ne povas trovi vivkunulon. Komprenigu al ili, ke ili tamen ne vane vivas, sed povas dediĉi sian vivon al Via servo kaj al tiu de aliaj, tiel ke ili mem feliĉiĝos. |
