
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 8a de junio 2026 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Memoru la katenitojn, kvazaŭ vi ankaŭ estus katenitaj, kaj la suferantojn, ĉar vi ankaŭ estas en la korpo. |
Heb 13,3
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Kiu vin aŭskultas, tiu min aŭskultas; kiu vin malŝatas, tiu min malŝatas. |
Luk 10,16
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Estas pli da sufero kaj peko en ĉi tiu mondo pro senagado ol pro agado. |
Gudrun Zydek
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ĉiela Patro, mi dankas Vin ke Via amo neniam ĉesas. Helpu min kredi, ke ĝi min portas kaj subtenas. Ĝi donu al mi la fortojn por mia tasko. Plenigu min kun malegoista sindono al Via sankta volo. |
