Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 18a de julio 2026    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Dio diras:
Vidu, Mi faras ĉion nova.

Apo 21,5



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Sed justeco fluu kiel akvo,
kaj vero kiel potenca torento.

Amo 5,24



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob,
kaj kiu vin estigis, ho Izrael:
Ne timu, ĉar Mi vin savos;
Mi vokos vin laŭ via nomo,
vi estas Mia.

Jes 43,1



ĈI-TAGA VORTO

(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)

  Memori pri mezuro en laboro kaj plezuro.

Zamenhof, Proverbaro



ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

  Dio, eterna Lumo, lumigu ankaŭ grace mian spiriton.
Restu ĉe mi, kiam fariĝas mallume kaj kiam miaj fortoj malgrandiĝas.
Mi vivu kaj agu kiel infano de la lumo.





supren al la komenco de la paĝo