
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 24a de julio 2026 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento. |
Amo 5,24
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj pasloĝantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio. |
Efe 2,19
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Oni riĉiĝas nur per aferoj, kiujn oni ne deziras. |
Mahatma Gandhi
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)| Kara Sinjoro, ni dankas Vin pro Via Vorto, pro Via ĉeesto, pro Via pano kaj vino, pro la himnoj kaj psalmoj, pro la muziko, kiu levas nin el la ĉiutaga vivo al pli alta sfero. |
