
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 26a de julio 2026 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento. |
Amo 5,24
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)[8a Dimanĉo post Trinitato]
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Pli bona pano sen butero, ol dolĉa kuko sen libero. |
Zamenhof, Proverbaro
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Kompatema Patro, helpu min kredi, ke mi, malfortulo, povas fari grandajn aferojn pro Kristo. Mi ne pereu en teraj bagatelaĵoj, sed Vi faru el mi infanon, kiu daŭre atendas Vin. Mi ĉiam pli proksimiĝu al la granda celo de mia vivo. |
