
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 8a de julio 2026 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento. |
Amo 5,24
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Per graco vi saviĝis per fido; ne per vi mem: ĝi estas dono de Dio. |
Efe 2,8
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Faru ion bonan por via korpo, por ke via animo emu vivi en ĝi. |
Tereza el Avila
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Potenca Dio, Fonto de ĉiu beno, altiru mian koron al Vi. Mi estu unu kun Vi en la profundo de mia animo. Regu miajn pensojn kaj renovigu miajn sopirojn, por ke ili estu laŭ Via volo. |
