
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 15a de aŭgusto 2026 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde. |
Joh 10,10
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)[rk: Ĉielpreno de Maria]
Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo;
la gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
La libereco de la saĝulo sin submetas al la saĝeco de Dio. |
Gudrun Zydek
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Patro nia, pekuloj trovu ripozon ĉe Vi. Lacaj koroj trovu Vian pacon. Fortigu lac-lacajn kaj ŝarĝitajn per Via forto. Ĉiuj akceptu Viajn donacojn. |
