
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 3a de aŭgusto 2026 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde. |
Joh 10,10
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos. |
el Luk 12,48
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Ĉu vere estas malfeliĉo esti naskita en ŝtorman, turbulan tempon? Ĉu ĝi ne estas pli ĝuste feliĉo? |
Hermann Hesse (pseŭdonimo: Emil Sinclair)
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Patro en la ĉielo, eble hodiaŭ multaj samideanoj estas kune. Ili komprenu unu la alian. Ili ĝoju en la kunestado. Ili hejmenportu tiun ĝojon kaj semu ĝin en aliajn korojn, por ke la rikolto estu abunda. |
