
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 6a de aŭgusto 2026 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jesuo Kristo diras: Mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde. |
Joh 10,10
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata; kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos. |
el Luk 12,48
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
En komunumo estas pli facile kredi, pli facile preĝi, pli facile ĝoji, kaj pli facile suferi. |
Paul Deitenbeck
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ĉiela Patro, mi hodiaŭ faru ion por Vi, kiom ajn malgrandan. Mia laboro estu beno por aliaj. Ĉio, kion mi diras kaj faras, estu plenigata de sankta forto. Mi similu je la bildo de mia Sinjoro. |
