
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 14a de septembro 2026 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Pli bone estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambaŭmano da penado kaj ventaĵo. |
Koh 4,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)[rk: Gloro de la kruco]
Surĵetu sur Lin ĉian vian zorgon,
ĉar Li zorgas pri vi.
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
La esenco de la virto kuŝas en tio, ke vi estas la sama homo en sufero kaj en ĝojo. |
Thomas a Kempis
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Patro de la komenco kaj fino, gardu la homojn en la densa trafiko. Forprenu la timon pro ĝi. Donu trankvilecon kaj respondecan senton al la kondukistoj de rapidaj veturiloj kaj donu, ke ĉiu atentu la alian kaj respektu unu la alian. |
