
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 30a de septembro 2026 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Dio diras: Vidu, Mi faras ĉion nova. |
Apo 21,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Pli bone estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambaŭmano da penado kaj ventaĵo. |
Koh 4,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
Jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido. |
el 1 Joh 5,4
ĈI-TAGA VORTO
(El diversaj fontoj kunmetita de Albrecht Kronenberger 2025)|
Unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj. |
Zamenhof, Proverbaro
ETA PREĜO
(Jelly Koopmans-Schotanus)|
Ĉiela Patro, ni dankadu Vin pro ĉiuj Viaj benoj. Dankon pro la bonaj novaĵoj kaj travivaĵoj. Dankon pro la geamikoj, kiuj bezonas nin. Benu ilin, Dio. |
