Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 2a Ordinara Semajno > Mardo
Stato: 2020-09-02


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Rea 6, 4-25


El la libro Readmono

Tiam Moseo diris al la popolo:

Aŭskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu sola. Kaj amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta forto. Kaj ĉi tiuj vortoj, kiujn mi ordonas al vi hodiaŭ, estu en via koro; kaj ripetadu ilin al viaj infanoj, kaj parolu pri ili, kiam vi sidas en via domo kaj kiam vi iras sur vojo kaj kiam vi kuŝiĝas kaj kiam vi leviĝas; kaj alligu ilin kiel signon al via mano, kaj ili estu kiel memorigaĵo inter viaj okuloj; kaj skribu ilin sur la fostoj de via domo kaj sur viaj pordegoj.

Kaj kiam la Eternulo, via Dio, venigos vin en la landon, pri kiu Li ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos al vi grandajn kaj bonajn urbojn, kiujn vi ne konstruis, kaj domojn plenajn de ĉia bonaĵo, kiujn vi ne plenigis, kaj putojn, elhakitajn en ŝtono, kiujn vi ne elhakis, vinberejojn kaj olivarbojn, kiujn vi ne plantis; kaj vi manĝos kaj estos sata: tiam gardu vin, ke vi ne forgesu la Eternulon, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco. La Eternulon, vian Dion, timu, kaj al Li servu, kaj per Lia nomo ĵuru.

Ne sekvu aliajn diojn el la dioj de la popoloj, kiuj estas ĉirkaŭ vi; ĉar la Eternulo, via Dio inter vi, estas Dio severa; povas ekflami la kolero de la Eternulo, via Dio, kontraŭ vin, kaj Li ekstermos vin de sur la tero. Ne provu la Eternulon, vian Dion, kiel vi provis Lin en Masa. Precize observu la ordonojn de la Eternulo, via Dio, kaj Liajn atestojn kaj Liajn leĝojn, kiujn Li ordonis al vi. Kaj faru juston kaj bonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, por ke estu bone al vi, kaj por ke vi venu kaj ekposedu la bonan landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj; por ke Li forpelu ĉiujn viajn malamikojn antaŭ vi, kiel la Eternulo diris.

Se via filo vin demandos morgaŭ: Kion signifas la atestoj kaj leĝoj kaj reguloj, kiujn la Eternulo, nia Dio, ordonis al vi? tiam diru al via filo: Ni estis sklavoj al Faraono en Egiptujo, sed la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo per forta mano; kaj la Eternulo aperigis signojn kaj miraklojn grandajn kaj suferigajn en Egiptujo, sur Faraono kaj sur lia tuta domo, antaŭ niaj okuloj; kaj nin Li elkondukis el tie, por venigi nin kaj doni al ni la landon, pri kiu Li ĵuris al niaj patroj. Kaj la Eternulo ordonis al ni plenumi ĉiujn ĉi tiujn leĝojn, timi la Eternulon, nian Dion, por ke estu al ni bone ĉiam, por konservi al ni la vivon, kiel en la nuna tago. Kaj tio estos nia justeco, se ni observos plenumi ĉi tiun tutan ordonon antaŭ la Eternulo, nia Dio, kiel Li ordonis al ni.

Unua Responsorio


La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon. La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon. La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj.

La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon. La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon. La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj.

Amante sian proksimulon, oni plenumis la leĝon. Amo do estas la plenumado de la leĝo.

La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon. La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon. La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj. – el Psa 19, 8-9; el Rom 13, 8.10

Dua Legaĵo – Clemens I


El la letero de la sankta papo Klemento la 1a al la Korintanoj

Kiu povas klarigi la aman ligon de Dio?

Kiu havas amon en Kristo, plenumu la ordonojn de Kristo. Kiu povas klarigi la aman ligon de Dio? Kiu povas eldiri la majeston de lia beleco? La alteco, kien kondukas la amo, estas nedirebla. Amo nin ligas al Dio: Amo kovras ĉiujn pekojn. Amo ĉion eltenas, en ĉio paciencas; en amo nenio estas malnobla, nenio trofiera; amo ne konas ŝiriĝon, amo ne kverelas, amo ĉion faras en harmonio: en la amo ĉiuj elektitoj de Dio fariĝas perfektaj, sen amo nenio plaĉas al Dio. En amo la Sinjoro nin prenis al si; per la amo, kiun li havis por ni, la Sinjoro Jesuo Kristo donis sian sangon pro ni, laŭ la volo de Dio, kaj sian karnon pro nia karno, kaj sian animon pro nia animo.

Vi vidas, miaj karaj, kiel granda kaj mirinda estas la amo, kaj ke ne eblas klarigi ĝin komplete. Kiu povas troviĝi en ĝi, krom tiu, kiun Dio mem juĝis inda? Tial do ni petu kaj demandu, ke ni troviĝu en Lia amo, for de homa partiemeco, kaj senriproĉe. Ĉiuj generacioj de Adam ĝis la nuna tago forpasis, sed kiuj en amo estas perfektaj laŭ la graco de Dio, havas lokon ĉe la piuloj; kaj ili manifestiĝos ĉe la apero de la Regno de Kristo. Ĉar estas skribite: Eniru en viajn ĉambrojn por mallonga momento, ĝis pasos Miaj furiozo kaj kolero; kaj Mi memoros la bonan tagon, kaj elirigos vin el viaj tomboj.

Feliĉaj ni estas, miaj karaj, se la ordonojn de Dio ni faras en konkordo de amo, por ke per amo estu pardonitaj niaj pekoj. Ĉar estas skribite: Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita. Feliĉa estas la homo, al kiu la Sinjoro ne kalkulas lian kulpon, en kies buŝo ne estas ruzo. Tiu deklaro de feliĉeco okazis pro la elektitoj de Dio tra nia Sinjoro Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por eterna eterneco. Amen.

Originala teksto: Clemens papa Primus († ĉ. 100): Epístola ad Corínthios, nn. 49-50; en: Funk 1, 123-125 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo. Kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.

Ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo. Kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.

Ni amu unu la alian; ĉar la amo estas el Dio.

Dio estas amo. Kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni konas kaj kredis la amon, kiun Dio havas al ni. Dio estas amo. Kaj kiu restas en amo, tiu restas en Dio, kaj Dio restas en li. – 1 Joh 4, 16.7a

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio, kiu regas la ĉielon kaj la teron,
aŭskultu favore la preĝojn de Via popolo,
kaj donu pacon al niaj tagoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo