Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Dimanĉo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 4a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato: 2020-09-03


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Jesuo, vidinte la homamasojn, supreniris sur la monton,
kaj kiam li sidiĝis, liaj disĉiploj venis al li;
kaj malferminte la buŝon, li instruis ilin, dirante:
Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito,
ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. – Mat 5, 1-3

Ciklo B

¶ Kaj oni miris pro la instruado de Jesuo;
ĉar li instruis kiel havanta aŭtoritaton. – el Mar 1, 22

Ciklo C

¶ Kaj ĉiuj miris pro la vortoj de graco,
kiuj eliris el la buŝo de Jesuo. – kp. Luk 4, 22

Preĝo


Donu, Dio, al ni la gracon,
ke ni honoru Vin per nia tuta koro,
kaj ke ĉiujn homojn ni amu kun vera karitato.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Tes 1, 1 - 2, 12


Komenciĝas la Unua Epistolo al la Tesalonikanoj

Paŭlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, la Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo: Graco al vi kaj paco.

Ni ĉiam dankas Dion pri vi ĉiuj, memorigante pri vi en niaj preĝoj; memorante senĉese vian laboron de fido kaj penadon de amo kaj paciencon de espero al nia Sinjoro Jesuo Kristo, antaŭ nia Dio kaj Patro; sciante, fratoj, amataj de Dio, vian elekton, ĉar nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaŭ kun potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo; vi scias, kiaj homoj ni ĉe vi montriĝis pro vi.

Kaj vi fariĝis imitantoj de ni kaj de la Sinjoro, ricevinte la vorton en multe da aflikto, kun ĝojo de la Sankta Spirito; tiel, ke vi fariĝis modelo por ĉiuj kredantoj en Makedonujo kaj en la Aĥaja lando. Ĉar de vi la vorto de la Sinjoro estas diseĥita ne nur en Makedonujo kaj la Aĥaja lando, sed en ĉiu loko via fido al Dio disvastiĝis, tiel, ke ni ne bezonas diri ion. Ĉar ili mem pri ni rakontas, kian alvenon ni havis ĉe vi; kaj kiel vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi vivantan kaj veran Dion, kaj atendi Lian Filon el la ĉielo, la Filon, kiun Li levis el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego.

Ĉar vi mem scias, fratoj, ke nia alveno al vi ne montriĝis senfrukta; sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuraĝiĝis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto. Ĉar nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco, kaj ĝi ne estas kun ruzo; sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por plaĉi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn. Ĉar, kiel vi scias, ni neniam troviĝis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto), nek celante homan gloron ĉe vi aŭ ĉe iu alia, kvankam ni povis esti al vi ŝarĝaj, kiel apostoloj de Kristo. Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn; tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaŭ niajn proprajn animojn, ĉar vi fariĝis por ni tre karaj. Ĉar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon: nokte kaj tage laborante, por ke ni ne fariĝu ŝarĝo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio. Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaŭ, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis ĉe vi kredantoj; kiel vi scias, ke por ĉiu el vi ni estis kiel patro ĉe siaj infanoj, vin admonante kaj kuraĝigante, kaj petegante, ke vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj gloron.

Unua Responsorio


Vi vin turnis al Dio, por servi vivantan kaj veran Dion, kaj atendi Lian Filon el la ĉielo, la Filon, kiun Li levis el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego.

Vi vin turnis al Dio, por servi vivantan kaj veran Dion, kaj atendi Lian Filon el la ĉielo, la Filon, kiun Li levis el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego.

La Sinjoro pligrandigu kaj abundigu ĉe vi la amon de unu al la alia kaj al ĉiuj, por ke li faru viajn korojn sanktaj, ĉe la alveno de nia Sinjoro Jesuo,

kiu nin savas de la estonta kolerego.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi vin turnis al Dio, por servi vivantan kaj veran Dion, kaj atendi Lian Filon el la ĉielo, la Filon, kiun Li levis el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego. – el 1 Tes 1, 9.10; 3, 12-13

Dua Legaĵo – Ignaco el Antioĥio


El la letero de la sankta episkopo kaj martiro Ignaco el Antioĥio al la Smirnaanoj

Kristo vokis nin en sian regnon kaj en sian gloron

Ignacio, ankaŭ nomata Teoforo, al la eklezio de Dio la Patro kaj de lia amata Jesuo Kristo, kiu atingis mizerikordon laŭ la tuta dono de la graco, plena je fido kaj amo, kaj sen ke mankis je ajna karismo; al eklezio plej Di-inda kaj plej sanktec-porta, kiu troviĝas en Smirno de Azio, en senriproĉa spirito kaj parolo de Dio.

Mi laŭdas Jesuon Kriston, la Dion, kiu tiel saĝigis vin; ĉar mi observis, ke vi perfektiĝis en neskuebla fido, kvazaŭ vi estus najlitaj sur la kruco de nia sinjoro Jesuo Kristo, same karne kiel spirite, kaj fiksita en amo per la sango de Kristo, estante plene konvinkita pri nia sinjoro, ke li vere estas el la semo de David laŭ la karno, filo de Dio laŭ deziro kaj povo de Dio, vere naskita el virgulino, baptita de Johano, por ke plenumiĝu ĉiu justeco pere de li. Laŭvere, fine li estis krucumita sub Pontio Pilato kaj la tetrarĥo Herodo – de kies frukto ni diras, ke lia Dia kaj beata suferado – por levi la flagon de ĉiuj jarcentoj, per sia resurekto, inter siaj sanktaj fiduloj, jen la Judoj, jen la paganoj, unuigitaj en unu korpon en lia Eklezio.

Ĉion ĉi la Sinjoro reale suferis pro ni, por ke ni reale estu savitaj.

Ĉar mi scias, ke post la resurekto li ankoraŭ estis en la karno kaj mi kredas, ke ankoraŭ li estas. Kaj kiam li venis al tiuj ĉirkaŭ Petro, li diris al ili: Prenu, palpu min, kaj vidu, ke mi ne estas senkorpa spirito. Kaj tuj ili tuŝis lin kaj ili kredis, estante konvinkitaj de lia karno kaj lia spirito. Pro tiu kialo ili malestimis la morton, kaj ili montriĝis stari super la morto. Post la resurekto li manĝis kaj trinkis kun ili kvazaŭ li havus korpon, kvankam spirite li estis unuigita kun la Patro.

Mi donas al vi ĉi tiujn konsilojn, karuloj, sciante, ke ankaŭ vi tiel opinias.

Originala teksto: Ignatius Antiochenus (2a jarcento), Epistola ad Smyrnæos, Inscriptio, nn. 1, 1 - 4, 1; en: Funk 1, 235-237 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Mi al la leĝo mortis, por ke mi al Dio vivu; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.

Mi al la leĝo mortis, por ke mi al Dio vivu; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.

Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi,

kiu min amis kaj sin donis pro mi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi al la leĝo mortis, por ke mi al Dio vivu; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi. – el Gal 2, 19-20

Preĝo


Donu, Dio, al ni la gracon,
ke ni honoru Vin per nia tuta koro,
kaj ke ĉiujn homojn ni amu kun vera karitato.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Feliĉaj estas la kore puraj,
ĉar ili vidos Dion. – Mat 5, 8

Ciklo B

¶ Kaj ĉiuj diskutis inter si, dirante:
Kio estas ĉi tio?
Jen nova instruado!
Kun aŭtoritato li ordonas eĉ al la malpuraj spiritoj,
kaj ili obeas lin. – el Mar 1, 27

Ciklo C

¶ Vere mi diras al vi:
Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo. – el Luk 4, 24

Preĝo


Donu, Dio, al ni la gracon,
ke ni honoru Vin per nia tuta koro,
kaj ke ĉiujn homojn ni amu kun vera karitato.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Feliĉaj estas la pacigantoj,
ĉar filoj de Dio ili estos nomataj. – Mat 5, 9

Ciklo B

¶ Kaj ĉiuj miregis.
Kaj tuj la famo pri li disvastiĝis ĉie en la tutan ĉirkaŭaĵon de Galileo. – Mar 1, 28

Ciklo C

¶ Ili elĵetis Jesuon ekster la urbon, por ĵeti lin malsupren.
Sed li foriris, trapasinte tra ilia mezo. – el Luk 4, 29-30

Preĝo


Donu, Dio, al ni la gracon,
ke ni honoru Vin per nia tuta koro,
kaj ke ĉiujn homojn ni amu kun vera karitato.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo