Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 4a Ordinara Semajno > Mardo
Stato: 2020-09-03


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Tes 4, 1-18


El la Unua Epistolo al la Tesalonikanoj

Fine do, fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo, ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj plaĉi al Dio (kaj vi ja tiel iradas), tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu. Ĉar vi scias, kian admonon ni donis al vi en la Sinjoro Jesuo. Ĉar jen estas la volo de Dio, via sanktiĝo, ke vi vin detenu de malĉasteco; ke ĉiu el vi sciu preni al si sian propran aĵon en sankteco kaj honoro, ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion; ke neniu peku kaj trompu sian fraton en ĉi tio; ĉar la Eternulo estas venĝanto en ĉio tio, kiel ankaŭ ni antaŭavertis vin kaj atestis. Ĉar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktiĝo. Tiu do, kiu malakceptas, malakceptas ne homon, sed Dion, kiu donas al vi Sian Sanktan Spiriton.

Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, ĉar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian; ĉar vi ja tion faras al ĉiuj fratoj, kiuj estas en la tuta Makedonujo. Sed ni admonas vin, fratoj, ke vi amu pli kaj pli abunde, kaj ke vi celu esti kvietaj, kaj fari viajn proprajn aferojn, kaj labori per viaj manoj, ĝuste kiel ni al vi ordonis; por ke vi iradu konvene antaŭ tiuj, kiuj estas ekstere, kaj por ke nenio al vi manku.

Sed ni ne volas, fratoj, ke vi ne sciu pri tiuj, kiuj endormiĝis; por ke vi ne malĝoju, kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon. Ĉar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj releviĝis, tiel ankaŭ tiujn, kiuj endormiĝis en Jesuo, Dio venigos kun li. Ĉar ni diras al vi per la vorto de la Sinjoro, ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj ĝis la alveno de la Sinjoro, tute ne havos lokon antaŭ la endormiĝintoj. Ĉar la Sinjoro mem malsupreniros de la ĉielo, kun signalkrio, kun la voĉo de la ĉefanĝelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo leviĝos la unuaj; poste ni, kiuj vivas, ankoraŭ restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por ĉiam kun la Sinjoro. Tial per tiuj vortoj konsolu unu la alian.

Unua Responsorio


La Sinjoro mem malsupreniros de la ĉielo, kun signalkrio, kun la voĉo de la ĉefanĝelo, kaj kun la trumpeto de Dio. Kaj tiam li kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero ĝis la limo de la ĉielo.

La Sinjoro mem malsupreniros de la ĉielo, kun signalkrio, kun la voĉo de la ĉefanĝelo, kaj kun la trumpeto de Dio. Kaj tiam li kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero ĝis la limo de la ĉielo.

Kiam aperos la Filo de homo, li elsendos siajn anĝelojn kun granda sono de trumpeto.

Kaj tiam li kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero ĝis la limo de la ĉielo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Sinjoro mem malsupreniros de la ĉielo, kun signalkrio, kun la voĉo de la ĉefanĝelo, kaj kun la trumpeto de Dio. Kaj tiam li kolektos siajn elektitojn el la kvar ventoj, de la limo de la tero ĝis la limo de la ĉielo. – el 1 Tes 4, 16; Mar 13, 27; kp. Mat 24, 30-31

Dua Legaĵo – Irénée de Lyon (Irenæus Lugdunensis)


El la traktato de la sankta episkopo Ireneo el Liono Kontraŭ Herezoj

Primitiæ resurrectionis in Christo

Propter hoc Verbum Dei homo et qui Fílius Dei est Fílius hóminis factus est, ut homo commíxtus Verbo Dei et adoptiónem percípiens fiat fílius Dei.

Non enim poterámus áliter percípere incorruptélam et immortalitátem, nisi aduníti fuissémus incorruptélæ et immortalitáti. Quemádmodum autem adunári possémus incorruptélæ et immortalitáti nisi prius incorruptéla et immortálitas facta fuísset id quod et nos, ut absorberétur quod erat corruptíbile ab incorruptéla et quod erat mortále ab immortalitáte, uti filiórum adoptiónem perciperémus?

Hic ígitur Fílius Dei Dóminus noster Verbum exsístens Patris, et Fílius hóminis, quóniam ex María quæ ex homínibus habébat genus, quæ et ipsa erat homo, hábuit secúndum hóminem generatiónem, factus est Fílius hóminis.

Propter hoc et ipse Dóminus dedit nobis signum in profúndum, in altitúdinem sursum, quod non postulávit homo, quia nec sperávit vírginem prægnántem fíeri posse quæ erat virgo et párere fílium et hunc partum Deum esse nobíscum et descéndere in ea quæ sunt deórsum terræ, quæréntem ovem quæ períerat (quod quidem erat próprium ipsíus plasma) et ascéndere in altitúdinem, offeréntem et commendántem Patri eum hóminem qui fúerat invéntus, primítias resurrectiónis hóminis in semetípso fáciens, ut, quemádmodum caput resurréxit a mórtuis, sic et réliquum corpus (omnis hóminis qui invenítur in vita, impléto témpore condemnatiónis eius quæ erat propter inobœdiéntiam) resúrgat, per compágines et coniunctiónes coaléscens et confirmátum augménto Dei unoquóque membrórum habénte própriam et aptam in córpore positiónem. Multæ mansiónes apud Patrem, quóniam et multa membra in córpore.

Magnánimis ígitur fuit Deus, deficiénte hómine, eam quæ per Verbum esset victóriam reddéndam ei prævidens. Cum enim perficiebátur virtus in infirmitáte, benignitátem Dei et magnificentíssimam ostendébat virtútem.


Originala teksto: Irénée de Lyon (Irenæus Lugdunensis, † ĉ. 202): Adversus hæreses, Lib. 3, 19, 1. 3 - 20, 1; en: Sources chrétiennes (Le Cerf, Paris) 34, 332. 336-338

Dua Responsorio


Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj. Kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj.

Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj. Kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj.

Ĉar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaŭ venis la releviĝo de la mortintoj.

Kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kristo releviĝis el la mortintoj, la unuaaĵo de la dormantoj. Kiel en Adam ĉiuj mortas, tiel same ankaŭ en Kristo ĉiuj estos vivigitaj. – 1 Kor 15, 20.22.21

Preĝo


Donu, Dio, al ni la gracon,
ke ni honoru Vin per nia tuta koro,
kaj ke ĉiujn homojn ni amu kun vera karitato.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo