Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
printebla versio
Strukturo de la Breviero |
Lundo ☐
Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 6a Ordinara Semajno > Lundo
Stato: 2020-09-03
Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Lundo
Propraj:
► HORO DE LA LEGAĴOJ
⇒ Malfermo, Himno k. t. p.
Unua Legaĵo – Sen 3, 1-20
El la libro de la Sentencoj
Mia filo! ne forgesu mian instruon,
Kaj via koro konservu miajn ordonojn.
Ĉar ili akirigos al vi longan vivon,
Jarojn de vivo kaj paco.
Favoro kaj vero vin ne forlasu;
Alligu ilin al via kolo,
Skribu ilin sur la tabeloj de via koro.
Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion
Ĉe Dio kaj homoj.
Fidu la Eternulon per via tuta koro,
Kaj ne fidu vian prudenton.
Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj,
Kaj Li ĝustigos vian iradon.
Ne opiniu vin saĝa;
Timu la Eternulon, kaj deturnu vin de malbono.
Ĉi tio estos saniga por via korpo,
Kaj bona nutro por viaj ostoj.
Faru honoron al la Eternulo el via havo
Kaj el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj:
Tiam viaj grenejoj tute pleniĝos,
Kaj viaj vinpremejoj superbordigos moston.
La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malŝatu;
Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;
Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas,
Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.
Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon,
Kaj la homo, kiu akiris prudenton;
Ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol aĉeti arĝenton,
Kaj ĝia rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro.
Ĝi estas pli kara, ol juveloj;
Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun ĝi.
Longa vivo estas en ĝia dekstra mano;
Riĉo kaj gloro estas en ĝia maldekstra mano.
Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj,
Kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco.
Ĝi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj ĝin ekkaptis;
Kaj feliĉaj estas tiuj, kiuj ĝin posedas.
La Eternulo per saĝo fondis la teron;
Per prudento Li aranĝis la ĉielon.
Per Lia ĉionsciado disiĝis abismoj;
Kaj la nuboj elverŝas roson.
Unua Responsorio
La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malŝatu; kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon. Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.
La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malŝatu; kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon. Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.
Kiel al filoj Dio rilatiĝas al vi; ĉar kia filo estas, kiun la patro ne punas?
Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malŝatu; kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon. Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron. – Sen 3, 11-12; el Heb 12, 7
Dua Legaĵo – Bernard de Clairvaux (Bernardus Clarævallensis)
El la predikoj de la sankta abato Bernardo el Klarvalo
Operémur cibum qui non perit: operémur opus salútis nostræ. Operémur in vínea Dómini: ut denárium diúrnum accípere mereámur. Operémur in sapiéntia, quæ dicit: Qui operántur in me, non peccábunt. Ager est mundus, ait Véritas; fodiámus in eo; thesáurus abscónditus latet, effodiámus eum. Ipsa est enim sapiéntia, quæ tráhitur de occúltis. Omnes eam quærimus, omnes concupíscimus eam.
Si quæritis, inquit, quærite: convertímini, et veníte. Quæris unde convertáris? A voluntátibus, inquit, tuis avértere. Et si in voluntátibus meis non invénio, ubi, inquis, invénio sapiéntiam? Veheménter enim eam desíderat ánima mea; nec invenísse suffíciet, si contígerit inveníre, nisi mensúram bonam et confértam et coagitátam et supereffluéntem ponam in sinum meum. Mérito quidem. Beátus enim homo qui invénit sapiéntiam, et qui áffluit prudéntia. Quære ergo dum inveníri potest; et dum prope est, ínvoca illam.
Vis audíre quam prope sit? Prope est verbum in corde tuo et in ore tuo: tantum illud recto si quæsíeris corde. Sic enim invénies corde sapiéntiam, ore áfflues prudéntia; sed afflúere, non efflúere vel evómere cura.
Nimírum mel invenísti, si invenísti sapiéntiam; tantum ne multum cómedas, ne satiátus évomas illud. Sic cómede ut semper esúrias. Nam ipsa dicit: Qui edunt me, adhuc esúrient. Noli multum reputáre quod habes; noli satiári, ne évomas, et hoc ipsum quod vidéris habére, auferátur a te, quippe qui ante tempus quærere destitísti. Neque enim dum potest inveníri, dum prope est, ab inquisitióne vel invocatióne cessándum est. Aliter quoque sicut qui mel cómedit multum, ut ait idem Sálomon, non est ei bonum; ita qui scrutátor est maiestátis, opprimétur a glória.
Sicut autem beátus homo qui invénit sapiéntiam: sic étiam beátus vir, vel beátior étiam qui morábitur in sapiéntia: forte enim hoc ad affluéntiam spectat.
Sane in his tribus ore áffluis sapiéntia vel prudéntia, si sit in ore conféssio própriæ iniquitátis, si gratiárum áctio et vox laudis, si étiam sermo ædificatiónis. Nimírum corde créditur ad iustítiam, ore autem conféssio fit ad salútem. Atque in princípio quidem sermónis iustus accusátor est sui: nam in médio magnificáre Dóminum, in tértio quoque (si eátenus áffluit sapiéntia) ædificáre próximum debet.
Originala teksto: Bernardus Clarævallensis († 1153): Sermo de diversis 15; en: Patrologia Latina 183, 577-579
Dua Responsorio
La Saĝecon mi amis pli ol sanon kaj belecon, kaj elektis ŝin anstataŭ lumo. Venis al mi kun ŝi ĉiuj bonaĵoj kune.
La Saĝecon mi amis pli ol sanon kaj belecon, kaj elektis ŝin anstataŭ lumo. Venis al mi kun ŝi ĉiuj bonaĵoj kune.
Ŝin mi ekamis kaj serĉadis ekde mia juneco, kaj mi enamiĝis al ŝia beleco.
Venis al mi kun ŝi ĉiuj bonaĵoj kune.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
La Saĝecon mi amis pli ol sanon kaj belecon, kaj elektis ŝin anstataŭ lumo. Venis al mi kun ŝi ĉiuj bonaĵoj kune. – el Saĝ 7, 10-11; 8, 2
Preĝo
Dio, kiu promesis esti en la koro de tiuj,
kiuj amas Vin kaj plenumas Vian vorton,
igu nin indaj fariĝi daŭra loĝejo por Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.