Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Lundo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 10a Ordinara Semajno > Lundo
Stato: 2020-09-04


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jos 1, 1-18


Komenciĝas la libro Josuo.

Post la morto de Moseo, servanto de la Eternulo, la Eternulo diris al Josuo, filo de Nun, helpanto de Moseo, jene: Mia servanto Moseo mortis; kaj nun leviĝu, transiru ĉi tiun Jordanon, vi kaj ĉi tiu tuta popolo, en la landon, kiun Mi donas al ili, al la Izraelidoj. Ĉiun lokon, sur kiun paŝos la plando de via piedo, Mi donas al vi, kiel Mi diris al Moseo. De la dezerto kaj de ĉi tiu Lebanon ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato, la tuta lando de la Ĥetidoj, ĝis la Granda Maro okcidente, estu viaj limoj. Neniu rezistos al vi dum via tuta vivo; kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi; Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin.

Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi ekposedigos al ĉi tiu popolo la landon, pri kiu Mi ĵuris al iliaj patroj, ke Mi donos ĝin al ili. Nur estu forta kaj tre kuraĝa, penante agi laŭ la tuta instruo, kiun donis al vi Mia servan-to Moseo; ne dekliniĝu de ĝi deks-tren nek maldekstren, por ke vi sukcesu ĉie, kien vi iros. Ĉi tiu libro de la instruo ne foriĝu de via buŝo, sed meditu pri ĝi tage kaj nokte, por ke vi zorge plenumu ĉion, kio estas skribita en ĝi; ĉar tiam vi havos feliĉon sur viaj vojoj, kaj tiam vi havos sukceson. Jen Mi ordonis al vi: estu forta kaj kuraĝa; ne havu teruron kaj ne timu; ĉar kun vi estas la Eternulo, via Dio, ĉie, kien vi iros.

Kaj Josuo ordonis al la oficistoj de la popolo, dirante: Iru tra la tendaro, kaj ordonu al la popolo, dirante: Pretigu por vi manĝaĵon, ĉar post tri tagoj vi transiros ĉi tiun Jordanon, por iri ekposedi la landon, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi kiel posedaĵon.

Kaj al la Rubenidoj kaj al la Gadidoj kaj al la duontribo de Manase, Josuo diris jene: Memoru la aferon, kiun ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, dirante: La Eternulo, via Dio, ripozigis vin, kaj donis al vi ĉi tiun teron; viaj edzinoj, viaj infanoj, kaj viaj brutoj restos sur la tero, kiun donis al vi Moseo transe de Jordan; kaj vi iru armitaj antaŭ viaj fratoj, ĉiuj, kiuj taŭgas por la milito, kaj helpu ilin, ĝis la Eternulo ripozigos viajn fratojn, kiel vin, kaj ili ankaŭ ekposedos la teron, kiun la Eternulo, via Dio, donas al ili; tiam vi reiros sur la teron de via posedado, kaj vi posedos ĝin, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan, sur la flanko de sunleviĝo.

Kaj ili respondis al Josuo, dirante: Ĉion, kion vi ordonis, ni faros, kaj ĉien, kien vi sendos nin, ni iros. Tute tiel, kiel ni obeis Moseon, ni obeos vin; nur la Eternulo, via Dio, estu kun vi, kiel Li estis kun Moseo. Ĉiu, kiu malobeos vian diron kaj ne aŭskultos viajn vortojn en ĉio, kion vi ordonis al li, estos mortigita. Nur estu forta kaj kuraĝa.

Unua Responsorio


Kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi, diras la Eternulo. Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi ekposedigos al ĉi tiu popolo la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

Kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi, diras la Eternulo. Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi ekposedigos al ĉi tiu popolo la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

Ne havu teruron kaj ne timu. Mi ne foriros de vi kaj Mi ne forlasos vin ĉie, kien vi iros.

Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi ekposedigos al ĉi tiu popolo la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi, diras la Eternulo. Estu forta kaj kuraĝa; ĉar vi ekposedigos al ĉi tiu popolo la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. – kp. Jos 1, 5-6.9; Rea 31, 20

Dua Legaĵo – Ignatius Antiochenus


El la letero de la sankta episkopo kaj martiro Ignaco el Antioĥio al la Romanoj

Ne nur kristano mi nomiĝu, sed ankaŭ pruviĝu esti tia.

Neniam al iu ajn vi enviis; tion vi lernigis al aliaj. Nun mi deziras, ke tio estu konfirmita per viaj agoj, kion al aliaj vi instruas. Nur forton vi petu por mi, interne kaj ekstere, por ke mi ne nur diru sed ankaŭ volu, tiel ke ne nur kristano mi nomiĝu, sed ankaŭ pruviĝu esti tia. Ĉar se mi pruviĝas tia, mi ankaŭ povas nomiĝi tia, kaj tiam esti fidela, kiam por la mondo mi ne plu ŝajnos esti tia. Ĉar nenio, kio ŝajnas, estas bona. Nia Dio Jesuo Kristo, estante en la Patro, des pli ŝajnas tia. Ne rezulto de konvinka parolado, sed de spirita grandeco estas la kristaneco, kiun malamas la mondo.

Mi skribas al ĉiuj eklezioj kaj mi ordonas al ĉiuj, ke libervole mi mortas pro Dio, se vi tion almenaŭ ne malhelpos. Mi petas vin, ke via bonvolemo al mi ne fariĝu embarasa. Lasu min fariĝi predo por la bestoj, ĉar per ili eblos al mi atingi Dion. Manĝaĵo mi estas de Dio kaj per la dentoj de la sovaĝaj bestoj mi mueliĝos, por ke mi pruviĝu pura pano de Kristo.

Prefere logu la sovaĝajn bestojn, ke ili fariĝu tombo por mi, kaj ke nenion el mia korpo ili restigu, tiel ke endormiĝinte mi por neniu fariĝu peza. Tiam vera lerninto mi estos de Jesuo Kristo, kiam la mondo ne plu vidos mian korpon. Petegu la Kriston pri mi, ke per ĉi organoj mi fariĝu ofero al Dio. Ne kiel Petro kaj Paŭlo mi ordonas al vi. Apostoloj ili estis, mi kondamnito; liberaj ili estis, sed mi ĝis nun sklavo. Se se mi suferos, mi estos liberigito de Jesuo Kristo kaj mi releviĝos en li libera. Kaj nun, katenito, mi lernas deziri nenion.

De Sirio ĝis Romo mi batalas kun sovaĝaj bestoj, surtere kaj surmare, nokte kaj tage, ĉar mi estas ligita al dek leopardoj, t. e. al grupeto da soldatoj, kiuj, eĉ se bonfarataj, montras sin fiaj. Sed en tiu malbonagado mi bone lernas, tamen mi ne estas pro tio pravigita. Ho, ke mi ĝuu la sovaĝajn bestojn, kiuj estas preparitaj por mi! kaj mi preĝas, ke ili montriĝu rapidaj pri mi; mi invitas ilin rapide formanĝi min, ne trakti min kvazaŭ timeme ili ne ektuŝis min. kaj se ili ne volonte deziras, mi devigos ilin. Pardonu min; mi scias, ke estas por mia bono. Mi nun komencas esti vera lernanto. Nenio videbla aŭ nevidebla ĵaluzu al mi, ĉar mi atingos Jesuon Kriston! Ke fajro kaj kruco, ke amaso da sovaĝaj bestoj, ke dispecado de l' ostoj, kontuzoj de l' membroj, ke maĉado de mia tuta korpo, ja ke teruraj tormentoj de la diablo venu sur min, –se nur Jesuon Kriston mi atingu!

Originala teksto: Ignatius Antiochenus (2a jarcento): Epistola ad Romanos, 3, 1 - 5, 3; en: Funk 1, 215-219 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Per la leĝo mi al la leĝo mortis, por ke mi al Dio vivu. Kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.

Per la leĝo mi al la leĝo mortis, por ke mi al Dio vivu. Kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.

Kun Kristo mi krucumiĝis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi,

kiu min amis kaj sin donis pro mi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Per la leĝo mi al la leĝo mortis, por ke mi al Dio vivu. Kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi. – el Saĝ 7, 10-11; 8, 2

Preĝo


Dio, fonto de ĉiuj bonoj, aŭskultu nian preĝon:
Inspiru nin esprimi justajn promesojn,
kaj helpu nin plenumi ilin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo