Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Lundo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 14a Ordinara Semajno > Lundo
Stato: 2020-09-09


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Sam 15, 7-14. 24-30; 16, 5-13


El la dua libro de Samuelo

Atinginte la aĝon de kvardek jaroj, Abŝalom diris al la reĝo: Permesu al mi iri kaj plenumi en Ĥebron mian sanktan promeson, kiun mi faris al la Eternulo; ĉar sanktan promeson faris via sklavo, kiam mi estis en Geŝur en Sirio, nome: Se la Eternulo revenigos min en Jerusalemon, mi faros oferon al la Eternulo. Kaj la reĝo diris al li: Iru en paco. Kaj li leviĝis, kaj iris Ĥebronon.

Kaj Abŝalom sendis esplorrigardantojn al ĉiuj triboj de Izrael kun la sekvanta instrukcio: Kiam vi aŭdos la sonon de trumpeto, tiam diru: Abŝalom fariĝis reĝo en Ĥebron. Kune kun Abŝalom iris ducent viroj el Jerusalem; ili estis invititaj, kaj iris sen ia kulpa intenco, nenion sciante. Kaj Abŝalom sendis inviti ankaŭ Aĥitofelon, la Giloanon, la konsiliston de David, el lia urbo Gilo, kiam li estis faranta la buĉoferojn. Tiam la konspiro plifortiĝis, kaj la popolo ĉiam pli kaj pli amase iris al Abŝalom.

Dume venis raportanto al David, kaj diris: La koroj de la Izraelidoj turniĝis al Abŝalom. Tiam David diris al ĉiuj siaj servantoj, kiuj estis kun li en Jerusalem: Leviĝu, kaj ni forkuru, ĉar alie ni ne povos saviĝi kontraŭ Abŝalom; rapidu foriri, por ke li, rapidinte, ne atingu nin, ne venigu sur nin malfeliĉon, kaj ne pereigu la urbon per glavo.

Aperis ankaŭ Cadok, kune kun ĉiuj Levidoj, kiuj portis la keston de interligo de Dio; kaj ili starigis la keston de Dio; kaj Ebjatar staris pli alte, ĝis preteriris la tuta popolo el la urbo. Kaj la reĝo diris al Cadok: Revenigu la keston de Dio en la urbon. Se mi akiros favoron de la Eternulo, tiam Li revenigos min kaj vidigos al mi ĝin kaj Sian loĝejon; sed se Li diros: Vi ne plaĉas al Mi, tiam mi estas preta; Li faru kun mi, kiel plaĉas al Li. Kaj la reĝo diris al la pastro Cadok: Vi estas antaŭvidema; reiru en paco en la urbon, kaj via filo Aĥimaac, kaj Jonatan, filo de Ebjatar, ambaŭ viaj filoj, iru kun vi. Vidu, mi restos sur la ebenaĵoj de la dezerto, ĝis venos io de vi, por sciigi al mi. Tiam Cadok kaj Ebjatar reportis la keston de Dio en Jerusalemon, kaj ili tie restis.

Kaj David supreniris sur la monton de olivoj, irante kaj plorante; lia kapo estis kovrita, kaj li iris nudpieda; kaj la tuta popolo, kiu estis kun li, kovris ĉiu sian kapon kaj iris supren, senĉese plorante.

Kiam la reĝo David venis ĝis Baĥurim, jen el tie eliras viro el la familio de la domo de Saul; lia nomo estis Ŝimei, filo de Gera; elirante, li senĉese insultadis. Li ĵetis ŝtonojn sur Davidon kaj sur ĉiujn servantojn de la reĝo David; la tuta popolo kaj ĉiuj fortuloj estis dekstre kaj maldekstre de li. Kaj tiel parolis Ŝimei, insultante: For, for, sangavidulo, malbonagulo! la Eternulo revenigis sur vin la tutan sangon de la domo de Saul, sur kies loko vi fariĝis reĝo, kaj la Eternulo transdonis la regnon en la manon de via filo Abŝalom; tion vi havas pro via malboneco, ĉar vi estas sangavidulo. Tiam Abiŝaj, filo de Ceruja, diris al la reĝo: Kial insultu tiu senviva hundo mian sinjoron, la reĝon? permesu al mi iri kaj dehaki lian kapon. Sed la reĝo diris: Kiel tio koncernas min kaj vin, filoj de Ceruja? li insultu; ĉar la Eternulo diris al li: Insultu Davidon. Kiu povas diri: Kial vi tion faras? Kaj David diris al Abiŝaj kaj al ĉiuj siaj servantoj: Jen mia filo, kiu eliris el mia interno, atencas mian animon; tiom pli tion povas fari nun la Benjamenido; lasu lin, kaj li insultu, ĉar la Eternulo tion ordonis al li. Eble la Eternulo vidos mian mizeron, kaj la Eternulo repagos al mi bonon anstataŭ lia hodiaŭa insultado. Kaj David kun siaj homoj daŭrigis sian vojon. Kaj Ŝimei iris laŭ la deklivo de la monto, kontraŭ li, iris kaj insultis, ĵetadis ŝtonojn sur lin, kaj ŝutadis sur lin teron.

Unua Responsorio


Kiu manĝis mian panon, mia konfidato, kiun mi fidis, levis kontraŭ min la piedon.

Kiu manĝis mian panon, mia konfidato, kiun mi fidis, levis kontraŭ min la piedon.

Unu el vi perfidos min, unu, kiu manĝas kun mi.

Mia konfidato, kiun mi fidis, levis kontraŭ min la piedon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiu manĝis mian panon, mia konfidato, kiun mi fidis, levis kontraŭ min la piedon. – kp. Psa 41, 10; el Mar 14, 18

Dua Legaĵo – Clemens I


El la unua letero de la sankta papo Klemento la Unua al la Korintanoj

Ĉiu serĉu la komunan bonon, ne tiun de si mem.

Estas skribite: Tenu vin je la sanktuloj, ĉar kiuj tion faras, estos sanktigitaj. Aliloke estas dirite: Kun piulo vi estas pia, kun purulo vi agas laŭ lia pureco, sed kun maliculo laŭ lia malico. Ni tenu nin do je la piuloj kaj la puruloj, ĉar tiuj estas la elektitoj de Dio. Kial estas kvereloj, koleroj, disputoj, disiĝoj kaj militoj inter vi ? Ĉu ni ne havas unu Dion, unu Kriston, unu Spiriton de graco disŝutitan sur nin? Kaj ĉu ne estas unu vokiĝo en Kristo? Kial ni do disŝiras kaj disrabas la membrojn de Kristo kaj rezistas kontraŭ nia propra korpo, kaj kial ni venis al tia frenezo, ke ni forgesas, ke ni estas membroj unuj de la aliaj?

Memoru la parolojn de nia Sinjoro Jesuo. Li diris ja: Ve al tiu viro; estus bone por li, se li ne estus naskita; estus pli bone por li, se granda muelŝtono estus pendigita ĉirkaŭ lia kolo, kaj se li estus ĵetita en la maron, ol ke li metus falilon por unu el ĉi miaj elektitoj. Via dividiteco delogis multajn, multajn ĝi senkuraĝigis, multajn igis dubi, kaj nin ĉiujn kondukis en ĉagrenon; kaj via rezistado plu daŭras.

Prenu en la manojn la leteron de la beata apostolo Paŭlo. Kion li skribis al vi komence de la evangelio ? Vere li skribis en la Spirito pri si mem, pri Kefas kaj Apolos, ĉar ankaŭ tiam vi faris partiojn. Sed tiu dispartiiĝo alportis al vi malpli da peko, ĉar vi turnis vin al la apostoloj atestitaj de Dio kaj al viro, aprobita de ili.

Ni do elradikigu tion plej rapide, kaj ni ĵetu nin vizaĝalteren antaŭ la Sinjoro, kaj plorante petegu Lin, ke indulge Li repaciĝu kun ni kaj restaŭru nin en la sankta kaj pura konduto de fratameco. Ĉar tio estas la pordo de justeco malferma al la vivo, kiel estas skribite: Malfermu al mi la pordegojn de la justeco; mi iros tra ili, mi gloros la Sinjoron. Jen estas la pordego de la Sinjoro; virtuloj iras tra ĝi. Malfermaj estas multaj pordoj, sed tiu de justeco estas tiu en Kristo. Feliĉaj ĉiuj, kiuj eniras tra ĝi kaj iras sian vojon en sankteco kaj justeco, kaj senkonfuze ĉion plenumas. Iu estu fidulo, iu estu kapabla dividi la scion, iu estu saĝulo en distingado de paroloj, iu estu sankta en agoj. Ju pli granda li aspektas, des pli modesta li estu, kaj li serĉu la komunan bonon, ne tiun de si mem.

Originala teksto: Clemens papa Primus († 97): Epistola ad Corinthios I, 46, 2 – 47, 4; 48, 1-6; en: Funk 1, 119-123 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Estante libera de ĉiuj, mi min sklavigis sub ĉiujn. Mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn.

Estante libera de ĉiuj, mi min sklavigis sub ĉiujn. Mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn.

Mi estis okuloj por la blindulo, kaj piedoj por la lamulo. Mi estis patro por la malriĉuloj.

Mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Estante libera de ĉiuj, mi min sklavigis sub ĉiujn. Mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn. – el 1 Kor 9, 19.22; el Ijo 29, 15-16

Preĝo


Dio, kiu per la humiliĝo de Via Filo restarigis la falintan homaron,
donu al ni sanktan ĝojon,
por ke ni, kiujn Vi liberigis el la sklaveco de la peko, ĝuu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo