Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 16a Ordinara Semajno > Mardo
Stato: 2020-09-11


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Kor 2, 12 - 3, 6


El la dua letero al la Korintanoj

Kiam mi venis al Troas, por disvastigi tie la evangelion de Kristo, kaj kiam en la Sinjoro malfermiĝis al mi pordo, mi ne ricevis ripozon por mia spirito, ĉar mi ne trovis mian fraton Tito; sed mi adiaŭis ilin kaj foriris al Makedonujo. Sed danko estu al Dio, kiu ĉiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras ĉie per ni la bonodoron de Sia koniĝo. Ĉar ni estas al Dio dolĉa odoro de Kristo, en la savatoj, kaj en la pereantoj; al ĉi tiuj, odoro de morto al morto; al tiuj, odoro de vivo al vivo. Kaj kiu estas taŭga por ĉi tio? Ĉar ni ne similas al multaj, kiuj faras la vorton de Dio komercaĵo; sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antaŭ Dio ni parolas en Kristo.

Ĉu ni denove komencas nin mem rekomendi? aŭ ĉu ni bezonas, kiel iuj, leterojn rekomendajn al vi, aŭ de vi? Vi mem estas nia letero, skribita sur nia koro, kaj konata kaj legata de ĉiuj; ĉar vi montriĝis, ke vi estas letero de Kristo liverita per ni, skribita ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio; ne sur ŝtonaj tabeloj, sed sur la karnaj tabeloj de la koro.

Kaj tian fidon ni havas per Kristo al Dio; ne kvazaŭ ni taŭgas ion fari per ni mem, sed nia taŭgeco estas el Dio, kiu ankaŭ taŭgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laŭ litero, sed laŭ spirito; ĉar la litero mortigas, sed la spirito vivigas.

Unua Responsorio


Fidon ni havas per Kristo al Dio, kiu taŭgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laŭ litero, sed laŭ spirito.

Fidon ni havas per Kristo al Dio, kiu taŭgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laŭ litero, sed laŭ spirito.

Ne kvazaŭ ni taŭgas ion fari per ni mem, sed nia taŭgeco estas el Dio,

kiu taŭgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laŭ litero, sed laŭ spirito.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Fidon ni havas per Kristo al Dio, kiu taŭgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laŭ litero, sed laŭ spirito. – el 2 Kor 3, 4.6.5

Dua Legaĵo – Ignatius Antiochenus


El la letero de la sankta episkopo kaj martiro Ignaco el Antioĥio al la Magnesianoj

Vi ja havas Jesuon Kriston en vi.

Ni ne estu indiferentaj pri lia boneco al ni; ĉar se li imitus nin laŭ niaj agoj, ni ne plu ekzistus. Tial, fariĝinte liaj disĉiploj, ni lernu vivi laŭ la Kristanismo. Kiu ja nomiĝas per alia vorto ol tio, ne estas de Dio. Flankenmetu do la malbonan fermentaĵon, kiu malnoviĝis kaj acidiĝis, kaj transiru al nova fermentaĵo, kio estas Jesuo Kristo. Estu salitaj en li, por ke neniu el vi putriĝu, ĉar laŭ la odoro vi estos juĝitaj. Absurde estas paroli pri Jesuo Kristo kaj vivi Judece. Ĉar Kristanismo ne akceptis Judismon, sed Judismo akceptis Kristanismon, en kiun kuniĝas ĉiu lango kiu fidas je Dio.

Tion ĉi, miaj plej karaj, ne, ĉar mi scias, ke kelkaj el vi tiel kondutas, sed kiel plej malgranda inter vi mi deziras averti vin anticipe, ke vi ne falu en kaptilojn de vanaj doktrinoj, sed ke komplete vi pleniĝu de la naskiĝo, la Pasiono kaj la resurekto, kiuj okazis en la tempo de la estrado de Poncio Pilato: plenumitaj vere kaj efektive de Jesuo Kristo, nia espero, de kiu neniu el vi iam ajn forturniĝu!

En ĉio al mi estu donite, ĝui de vi, se envere mi estas inda. Ĉar kvankam mi estas katenita, mi ne povas kompari min kun unu el vi, kiuj estas liberaj. Mi scias, ke vi ne fanfaronas; vi ja havas Jesuon Kriston en vi. Kaj eĉ pli, kiam mi laŭdas vin, mi scias, ke vi flegas modeston, kiel estas skribite: La justulo kulpigas sin mem.

Metu do vian penadon en la fortigo de la instruoj de la Sinjoro kaj de la apostoloj, por ke ĉio, kion vi faras, estu ĝuste direktita en la karno kaj la spirito, en fido kaj amo, en la Filo kaj la Patro kaj la Spirito, en komenco kaj fino, kune kun la plej inda episkopo kaj meritplena spirita krono de via presbiteraro kaj de viaj diakonoj, kiuj estas laŭ Dio. Estu submetita al via episkopo kaj unuj al la ceteraj, kiel Jesuo Kristo al la Patro laŭ la karno kaj la apostoloj al Kristo kaj la Patro kaj la Spirito, por ke estu unueco laŭkarna kaj spirita.

Ĉar mi scias, ke vi estas plenaj de Dio, nur mallonge mi admonas vin. Memoru pri mi en viaj preĝoj, por ke mi atingu Dion, kaj pri la eklezio en Sirio, kies membro mi ne meritas nomiĝi; ĉar mi bezonas vian unuecan preĝon en Dio, kaj vian amon, por ke la eklezio en Sirio meritu refreŝiĝi pere de via eklezio.

Salutas vin la Efezanoj el Smirno, de kie mi skribas al vi, kiuj estas tie pro la honoro de Dio same kiel ankaŭ vi mem, kaj kiuj en ĉio refreŝigis min kune kun Polikarpo, la episkopo de la Smirnanoj. Ankaŭ la ceteraj eklezioj salutas vin en honoro de Jesuo Kristo. Fartu bone en la harmonio de Dio, vi kiuj ricevis la nedisigeblan Spiriton, kiu estas Jesuo Kristo.

Originala teksto: Ignatius Antiochenus (2a jarcento), Epistola ad Magnesios, n. 10 – 15; en: Funk 1, 199-203 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Dio donu al vi, ke Kristo loĝu per fido en viaj koroj. Vi kapabliĝu scii la amon de Kristo, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la pleneco de Dio.

Dio donu al vi, ke Kristo loĝu per fido en viaj koroj. Vi kapabliĝu scii la amon de Kristo, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la pleneco de Dio.

Vi iradu en Kristo, enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido.

Vi kapabliĝu scii la amon de Kristo, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la pleneco de Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio donu al vi, ke Kristo loĝu per fido en viaj koroj. Vi kapabliĝu scii la amon de Kristo, por ke vi pleniĝu eĉ ĝis la pleneco de Dio. – kp. Efe 3, 16-19; Kol 2, 6-7

Preĝo


Estu favora, Dio, al Viaj servantoj,
kaj donu abunde al ni la riĉaĵojn de Via graco,
por ke, fervoraj en espero, kredo kaj karitato,
ni estu konstantaj en la observo de Viaj ordonoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo