Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Lundo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 18a Ordinara Semajno > Lundo
Stato: 2020-09-11


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Amo 2, 4-16


El la libro Amos

Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Jehuda kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili forpuŝis la instruon de la Eternulo, ne observis Liajn leĝojn, kaj permesis sin delogiĝi per la mensogaĵoj, kiujn sekvis iliaj patroj. Mi sendos fajron sur Judujon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Jerusalem.

Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro arĝento kaj malriĉulon pro paro da ŝuoj. Ili premas la kapon de senhavuloj en la polvon de la tero, ili baras la vojon de humiluloj; filo kaj patro iras al unu knabino, por malhonori Mian sanktan nomon. Sur garantidonitaj vestoj ili kuŝas apud ĉiu altaro, kaj vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio.

Kaj Mi ekstermis antaŭ ili la Amoridon, kiu estis alta kiel cedro kaj forta kiel kverko; Mi ekstermis liajn fruktojn supre kaj liajn radikojn malsupre. Mi elkondukis vin el la lando Egipta kaj kondukis vin en la dezerto dum kvardek jaroj, por ke vi ekposedu la landon de la Amorido. El viaj filoj Mi faris profetojn kaj el viaj junuloj konsekritojn; ĉu ne estas tiel, ho filoj de Izrael? diras la Eternulo.

Sed vi trinkigis al la konsekritoj vinon, kaj al la profetoj vi ordonis: Ne profetu. Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de garboj. Eĉ lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion fari per sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon; la arkpafistoj ne povos kontraŭstari, rapidpiedulo ne saviĝos, kaj rajdanto ne savos sian vivon; kaj la plej kuraĝa el la herooj forkuros nuda en tiu tago, diras la Eternulo.

Unua Responsorio


Mi elkondukis vin el la lando Egipta kaj kondukis vin en la dezerto dum kvardek jaroj. Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta, kaj ili ne volas koni Miajn vojojn.

Mi elkondukis vin el la lando Egipta kaj kondukis vin en la dezerto dum kvardek jaroj. Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta, kaj ili ne volas koni Miajn vojojn.

El viaj filoj Mi faris profetojn. Sed al la profetoj vi ordonis: Ne profetu.

Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta, kaj ili ne volas koni Miajn vojojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi elkondukis vin el la lando Egipta kaj kondukis vin en la dezerto dum kvardek jaroj. Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta, kaj ili ne volas koni Miajn vojojn. – kp. Am 2, 10-12; el Psa 95, 10-11

Dua Legaĵo – Epistola Barnabæ nuncupata


El la tiel nomata Letero de Barnabaso

La nova Leĝo de nia Sinjoro

Ĉion ĉi Li do abolis, por ke la nova Leĝo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu ne havas la jugon de la devigo, estu sen homfarita oferado. Kaj Li ankaŭ diras al ili: Mi ja ne ordonis al viaj patroj dum la foriro el Egiptujo: donu al Mi holokaŭstojn kaj buĉoferojn!? Sed nur ĉi tion Mi ordonis al ili: Neniu el vi intencu en via koro malbonon unu kontraŭ la alia, kaj vi ne amu mensogan ĵuron.

Ni devos kompreni (ni ja havas juĝkapablon) la bonvolan intencon de nia Patro, ĉar, intencante, ke ni ne erarvoju kiel tiuj ĉi, Li diras al ni, ke ni serĉu, kiel ni devos alproksimiĝi al Li. Al ni Li do jene diras: Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; odoro plaĉa al la Sinjoro estas koro, kiu gloras sian Farinton. Tial, fratoj, ni devas tre zorgeme trakti pri nia saviĝo, por ke la Malbona, kaŝe entrudiĝinte ĉe ni, ne forkatapultu nin el nia vera vivo.

Li ree parolas al ili pri tio: Kial vi fastas por Mi, diras la Sinjoro, tiel ke hodiaŭ via voĉo estas aŭdata en kriegoj? Ne tian faston Mi elektis, diras la Sinjoro, nek homon, kiu turmentas sian animon. Al ni Li diras: Jen tiu estas la fasto, kiu plaĉas al Mi, diras la Sinjoro: disŝiru ĉiun ligilon de maljusto, disbatu la katenojn de perfortaj komercaj traktatoj, forsendu la subpremitojn en libereco kaj neniigu ĉiun maljustan kontrakton. Disrompu vian panon por malsatuloj, kaj se nudulon vi vidas, vestu lin; senhejmulojn enkonduku en vian domon.

Ni do fuĝu for de ĉiu malsaĝeco, ni absolute malamu la agojn de la malbona vojo. Ne vivu aparte, retiriĝante en vin mem, kvazaŭ jam justigitaj, sed kuniĝu kaj serĉu komune, kio por la tuto konvenas. Ĉar la Skribo diras: Ve al tiuj, kiuj estas saĝuloj en siaj okuloj kaj antaŭ si mem estas kompetentuloj! Ni fariĝu spiritaj, ni fariĝu perfekta templo por Dio. Kiom dependas de ni, ni zorgu pri timo antaŭ Dio kaj ni batalu, gardi Liajn ordonojn, por ke ni ĝoju en Liaj justigoj.

La Sinjoro juĝos la mondon sen konsidero pri la persono. Ĉiu ricevos laŭ tio, kion li faris. Se li estis bona, lia justeco promenos antaŭ li; sed se malbona, la rekompenco de lia malbono estos antaŭ li. Atentu, ke ni ne, ripozante kvazaŭ vokitoj, ekdormu super niaj pekoj, ĉar tiam la Malbona Princo ekprenos potencon pri ni kaj forpelos nin el la Regno de la Sinjoro.

Des pli, miaj fratoj kaj fratinoj, pripensu tion ĉi: vidu ja, post tiom da grandaj signoj kaj mirakloj, kiuj okazis meze de Izrael, fine tamen ili estis abandonitaj. Estu ni do atentaj, ke ne plenumiĝu al ni, kiel estas skribite: Multaj ja estas la vokitoj, sed malmultas la elektitoj.

Originala teksto: Epistola Barnabae nuncupata (ĉ. 100): Cap. 2, 6-10; 3, 1.3; 4, 10-14; en: Funk 1, 7-9. 13 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


La leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido. Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.

La leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido. Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.

Antaŭ ol fido venis, ni estis gardataj sub la leĝo, enŝlositaj por la fido malkaŝota.

Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La leĝo fariĝis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni praviĝu per fido. Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo. – Gal 3, 24-25.23

Preĝo


Montru Vian senĉesan korfavoron, Dio,
kaj donu helpon al Via popolo, kiu Vin proklamas paŝtisto kaj patro;
renovigu Vian difektitan kreitaron, kaj gardu tion, kion Vi renovigis.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo