Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 20a Ordinara Semajno > Mardo
Stato: 2020-09-11


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jes 7, 1-17


El la libro Jesaja

En la tempo de Aĥaz, filo de Jotam, filo de Uzija, reĝo de Judujo, eliris Recin, reĝo de Sirio, kaj Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, kontraŭ Jerusalemon, por militi kontraŭ ĝi; sed ili ne povis konkeri ĝin. Oni raportis al la domo de David, dirante: La Sirianoj stariĝis tendare en la lando de Efraim. Tiam ektremis lia koro kaj la koro de lia popolo, kiel la arboj de arbaro tremas de vento. Sed la Eternulo diris al Jesaja: Iru renkonte al Aĥaz, vi kaj via filo Ŝear-Jaŝub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, ĉe la vojo al la kampo de fulistoj, kaj diru al li: Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne senkuraĝiĝu pro la du fumantaj brulŝtipoj, pro la furiozo de Recin kun la Sirianoj kaj de la filo de Remalja. La Sirianoj, kun Efraim kaj kun la filo de Remalja, havas malbonan intencon kontraŭ vi, kaj diras: Ni iru kontraŭ Judujon, ni malgrandigu ĝin, malkovru ĝin por ni, kaj ni starigu kiel reĝon super ĝi la filon de Tabeel. Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo: Tio ne plenumiĝos, kaj tio ne estos. Ĉar la kapo de Sirio estas Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin jaroj Efraim ĉesos esti popolo. Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.

Kaj plue diris la Eternulo: Diru al Aĥaz jene: Petu por vi signon de la Eternulo, via Dio, ĉu profunde malsupre, ĉu alte supre. Sed Aĥaz diris: Mi ne petos, kaj mi ne incitos la Eternulon. Kaj li diris: Aŭskultu, domo de David: ĉu ne sufiĉas al vi ĉagreni homojn, ke vi ĉagrenas eĉ mian Dion? Tial la Sinjoro mem donos al vi signon: jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel. Buteron kaj mielon li manĝos, ĝis li povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon. Sed antaŭ ol la knabo povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon, estos forlasita tiu lando, kiun vi timas pro ĝiaj du reĝoj. La Eternulo venigos sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos la reĝon de Asirio.

Unua Responsorio


Jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj donos al li la nomon Emanuel, ĉar kun ni estas Dio.

Jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj donos al li la nomon Emanuel, ĉar kun ni estas Dio.

Ne timu, Maria; ĉar jen vi gravediĝos en via ventro kaj naskos filon,

kaj donos al li la nomon Emanuel, ĉar kun ni estas Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj donos al li la nomon Emanuel, ĉar kun ni estas Dio. – el Jes 7, 14; 8, 10; el Luk 1, 30-31

Dua Legaĵo – Bernard de Clairvaux (Bernardus Clarævallensis)


El la predikoj de la sankta abato Bernardo el Klarvalo al la Laŭdo de la Virga Patrino

Ab Altissimo praeparata, a patribus praesignata

Deum huiusmodi decebat nativitas, qua nonnisi de Virgine nasceretur; talis congruebat et Virgini partus, ut non pareret nisi Deum. Proinde factor hominum, ut homo fieret nasciturus de homine, talem sibi ex omnibus debuit deligere, immo condere matrem, qualem et se decere sciebat et sibi noverat placituram.

Voluit itaque esse virginem, de qua immaculata immaculatus procederet, omnium maculas purgaturus.

Voluit et humilem de qua mitis et humilis corde prodiret, harum in se virtutum necessarium omnibus saluberrimumque exemplum ostensurus. Dedit ergo Virgini partum, qui ei iam ante et virginitatis inspiraverat votum et humilitatis praerogaverat meritum.

Alioquin quomodo Angelus eam in sequentibus gratia plenam pronuntiat, si quidpiam vel parum boni, quod ex gratia non esset, habebat? Ut igitur, quae Sanctum sanctorum conceptura erat pariter et paritura, sancta esset corpore, accepit donum virginitatis, ut esset et mente accepit et humilitatis.

His nimirum Virgo regia gemmis ornata virtutum, geminoque mentis pariter et corporis decore praefulgida, specie sua et pulchritudine sua in caelestibus cognita, caeli civium in se provocavit aspectus, ita ut et Regis animum in sui concupiscentiam inclinaret et caeleste nuntium ad se de supernis educeret.

Missus est, inquit, Angelus ad Virginem. Virginem carne, virginem mente, virginem professione, virginem denique qualem describit Apostolus, mente et corpore sanctam; nec noviter nec fortuitu inventam, sed a saeculo electam, ab Altissimo praecognitam et sibi praeparatam, ab angelis servatam, a patribus praesignatam, a prophetis promissam.


Originala teksto: Bernardus Clarævallensis († 1153): Homilia in Laudibus Virginis Matris, Hom. 2, 1-2.4; en: opera omnia, Edit. Cisterc. 4 [1966], 21-23

Dua Responsorio


La Sankta Spirito venos sur vin, Maria, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio.

La Sankta Spirito venos sur vin, Maria, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio.

Aŭdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon: La reĝo deziros vian belecon;

pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Sankta Spirito venos sur vin, Maria, kaj la potenco de la Plejaltulo superombros vin; pro kio ankaŭ la naskotaĵo estos nomata sankta, la Filo de Dio. – el Luk 1, 35; el Psa 45, 11-12

Preĝo


Dio, kiu ne videblajn bonojn pretigis al tiuj, kiuj Vin amas,
verŝu en niajn korojn la ardon de Via amo,
por ke ni,
amante Vin en ĉio kaj super ĉio,
atingu la bonojn de Vi promesitajn,
kiuj superas ĉiujn dezirojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo