Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 20a Ordinara Semajno > Sabato
Stato: 2020-08-14


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jes 37, 21-35


El la libro Jesaja

Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al Ĥizkija, por diri: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Koncerne tion, kion vi preĝis al Mi pri Sanĥerib, reĝo de Asirio, jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo: Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem. Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraŭ kiun vi laŭtigis voĉon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraŭ la Sanktulon de Izrael! Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris: Kun mia multo da ĉaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis ĝiajn altajn cedrojn, ĝiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis ĝian plej altan pinton, ĝian ĝardensimilan arbaron. Mi fosis kaj trinkis akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj ĉiujn riverojn de Egiptujo.

Ĉu vi ne aŭdis, ke Mi jam de longe tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj fariĝis amaso da ruinŝtonoj. Kaj iliaj loĝantoj senfortigitaj ektremis kaj kovriĝis per honto; ili fariĝis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdaĵo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaŭ la spikiĝo. Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaŭ vian koleron kontraŭ Mi.

Pro tio, ke vi koleris kontraŭ Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis. Kaj jen estas por vi la pruvosigno: vi manĝos en ĉi tiu jaro grenon memsemiĝintan, en la dua jaro grenon sovaĝan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinberĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn.

Kaj la restaĵo de la domo de Jehuda denove enradikiĝos malsupre kaj donos fruktojn supre. Ĉar el Jerusalem devenos restaĵo, kaj savitaĵo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.

Tial tiele diras la Eternulo pri la reĝo de Asirio: Li ne eniros en ĉi tiun urbon kaj ne ĵetos tien sagon kaj ne aliros al ĝi kun ŝildo kaj ne ŝutos kontraŭ ĝi remparon. Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en ĉi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo. Mi defendos ĉi tiun urbon, por savi ĝin pro Mi kaj pro Mia servanto David.

Unua Responsorio


La Eternulo konsolis Sian popolon, liberigis Jerusalemon. Kaj ĉiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.

La Eternulo konsolis Sian popolon, liberigis Jerusalemon. Kaj ĉiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.

La Eternulo malkovris Sian sanktan brakon antaŭ la okuloj de ĉiuj nacioj.

Kaj ĉiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo konsolis Sian popolon, liberigis Jerusalemon. Kaj ĉiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio. – el Jes 52, 9-10

Dua Legaĵo – Ambrosius Mediolanensis


El la klarigoj de la sankta episkopo Ambrozo el Milano pri la psalmoj

Christus mundum Deo reconciliavit per suum sanguinem.

Cum Christus reconciliaverit Deo mundum, utique ipse reconciliatione non eguit. Pro quo enim peccato suo propitiaret, qui nulla peccata cognovit? Denique didrachma poscentibus Iudaeis, quod pro peccato dabatur ex lege, dixit ad Petrum: Simon, reges terrae a quibus accipiunt tributum vel censum, a filiis suis aut ab alienis? Respondit Petrus: Ab alienis. Cui dixit Dominus: Ergo liberi sunt filii. Ut autem non faciamus illis offendiculum, mitte hamum, et eum piscem qui primus ascenderit, tolle; et aperto ore eius, invenies staterem: illum tollens dabis pro me et pro te.

Ostendit quod non pro se propitiationem debeat peccatorum; quia servus peccati non erat, sed ab omni erat liber errore Filius Dei. Filius enim liberat, servus est in reatu. Ergo liber iste ab omnibus, nec pretium redemptionis animae suae dat, cuius sanguinis pretium poterat abundare ad universa mundi totius redimenda peccata. Recte ergo alios liberat, qui pro se nihil debeat.

Plus adicio. Non solum pro se Christus pretium non debet suae redemptionis aut propitiationem pro peccato, sed etiam si de quocumque homine accipias, possit intellegi quia non debeant singuli propitiationem suam; quia propitiatio omnium Christus est, et ipse est universorum redemptio.

Cuius enim hominis sanguis iam idoneus est ad redemptionem sui, cum pro redemptione omnium suum sanguinem Christus effuderit? Est ergo cuiusquam sanguis qui Christi possit sanguini comparari? aut quis tam potens homo, qui pro se propitiationem suam dare possit supra eam propitiationem, quam in se obtulit Christus, qui solus Deo mundum reconciliavit per suum sanguinem? Quae maior hostia; quod praestantius sacrificium; qui melior advocatus, quam qui pro peccatis omnium factus est deprecatio et animam suam dedit pro nobis redemptionem?

Non quaeritur ergo propitiatio aut redemptio singulorum, quia omnium pretium sanguis est Christi, quo nos redemit Dominus Iesus, qui solus Patrem reconciliavit; et laboravit usque in finem, quia nostrum laborem ipse suscepit dicens: Venite ad me, omnes qui laboratis, et ego vos reficiam.


Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): Explanationes Psalmorum, Ps 48, 14-15; en: CSEL 64, 368-370

Dua Responsorio


Vin, iam fremdigitajn, kaj mense malamikojn en malbonaj faroj, Dio tamen jam kunakordigis en la korpo de la karno de Kristo, per morto, por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriproĉeblaj antaŭ li.

Vin, iam fremdigitajn, kaj mense malamikojn en malbonaj faroj, Dio tamen jam kunakordigis en la korpo de la karno de Kristo, per morto, por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriproĉeblaj antaŭ li.

Dio antaŭdifinis lin kiel repacigilon per fido en lia sango,

por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriproĉeblaj antaŭ li.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vin, iam fremdigitajn, kaj mense malamikojn en malbonaj faroj, Dio tamen jam kunakordigis en la korpo de la karno de Kristo, per morto, por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriproĉeblaj antaŭ li. – kp. Kol 1, 21-22; kp. Rom 3, 25

Preĝo


Dio, kiu ne videblajn bonojn pretigis al tiuj, kiuj Vin amas,
verŝu en niajn korojn la ardon de Via amo,
por ke ni,
amante Vin en ĉio kaj super ĉio,
atingu la bonojn de Vi promesitajn,
kiuj superas ĉiujn dezirojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo