Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 22a Ordinara Semajno > Mardo
Stato: 2020-10-04


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jer 20, 7-18


El la libro Jeremia

Ho Eternulo, Vi fortiris min post Vi, kaj mi lasis fortiri min; Vi estas pli forta ol mi kaj venkis min; kaj mi fariĝis objekto de ĉiutaga mokado, ĉiu mokas min. Ĉar de la tempo, kiam mi ekparolis, kriis pri maljusteco, vokis pri rabado, la vorto de la Eternulo fariĝis por mi kaŭzo de honto kaj de ĉiutaga mokado. Mi diris al mi: Mi ne rememorigos pri Li, mi ne plu parolos en Lia nomo; sed tio fariĝis en mia koro kiel flamanta fajro, penetrinta en miajn ostojn, kaj mi laciĝis de retenado kaj ne plu povis elteni. Ĉar mi aŭdas la insultadon de multaj kaj minacadon ĉirkaŭe: Akuzu, ni akuzu lin! Ĉiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke: Eble li forlogiĝos, tiam ni venkos lin kaj venĝos al li.

Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo, tial miaj persekutantoj falos kaj ne venkos; ili estos forte hontigitaj pro tio, ke ili agis tiel malprudente; la honto estos eterna, ne forgesiĝos. Ho Eternulo Cebaot, kiu elprovas virtulon kaj vidas la internon kaj la koron! faru, ke mi vidu Vian venĝon sur ili, ĉar al Vi mi transdonis mian proceson.

Kantu al la Eternulo, gloru la Eternulon; ĉar Li savas la animon de malriĉulo el la mano de malbonaguloj.

Malbenita estu la tago, en kiu mi naskiĝis; la tago, en kiu mia patrino min naskis, ne estu benita. Malbenita estu la homo, kiu sciigis al mia patro kaj diris: Virseksa infano estas naskita al vi, kaj per tio li faris al li grandan ĝojon. Tiu homo estu kiel la urboj, kiujn la Eternulo senkompate ruinigis; li aŭdu kriadon matene kaj ploregadon tagmeze. Kial mi ne estis mortigita en la utero, ke mia patrino estu mia tombo kaj ŝia ventro restu graveda por ĉiam? Kial mi eliris el la utero, por vidi malfacilan penadon kaj mizeron kaj por ke mia vivo pasu en honto?

Unua Responsorio


Ĉiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke: Eble li forlogiĝos, tiam ni venkos lin kaj venĝos al li. Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo.

Ĉiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke: Eble li forlogiĝos, tiam ni venkos lin kaj venĝos al li. Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo.

Mi aŭdas la insultadon de multaj kaj minacadon ĉirkaŭe. Ili intencas pereigi mian vivon.

Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉiuj, kiuj vivas pace kun mi, observas min de flanke: Eble li forlogiĝos, tiam ni venkos lin kaj venĝos al li. Sed la Eternulo estas kun mi kiel potenca heroo. – el Jer 20, 10-11; el Psa 31, 14

Dua Legaĵo – De imitatione Christi


El la libro «Imitado de Kristo»

La vero de la Eternulo restas eterne.

Sinjoro, kiel ektondrojn Vi aŭdigas Viajn juĝojn super de mi. Treme, timege skuiĝas mia ostaro; konsterniĝas mia animo.

Kun mirego mi sciiĝas, ke eĉ «la ĉielo ne estas pura en Viaj okuloj» (kp. Ijo 15, 15).

Se Vi trovis koruptecon en Viaj anĝeloj kaj ne indulgis ilin, kia do estos mia sorto?

«La steloj falis de la ĉielo» (Apo 6, 13), kion do mi, nura polvo, aŭdacas atendi?

Eĉ iuj, kies faroj ŝajnis laŭdindaj, jam rulfalis plej profunden; kaj iujn, kiuj manĝis la panon de la anĝeloj, mi vidis delicumi la nutraĵon de la porkoj.

Neniu sankteco staras firme, se Vi, Sinjoro, retiras Vian manon. Neniu saĝeco utilas, se Vi ĝin ne gvidas. Neniu forto helpas, se Vi ĝin ne apogas.

Ĉar, forlasitaj, ni subfalas kaj pereas, sed kiam Vi nin vizitas, ni releviĝas kaj reviviĝas.

Ĉar malkonstantaj ni estas, sed Vi nin firmigas. Malvarmaj ni estas, sed Vi nin ekflamigas.

Ĉiu vanta gloro forglutiĝas en la abismo de Viaj juĝoj pri mi.

Kio estas ĉiu karno antaŭ Vi? «Ĉu eble la argilo kontraŭstaras tiun, kiu ĝin modlas?» (kp. Jes 29, 16)

Kiel iu povas sin glori per vantaj laŭdoj, se li vere plenkore sin submetas al Dio?

La tuta mondo ne povas inspiri ian orgojlon al iu, kiun la vero subigas al si. La laŭdaj paroloj de ĉiuj homoj ne ŝancelos iun, kies espero staras firme en Dio.

Ĉar ankaŭ tiuj parolantaj estas nenio; ili forpasas kiel la sono de iliaj paroloj, sed «La vero de la Eternulo restas eterne» (Psa 117, 2).

Originala teksto: De imitatione Christi (15a jarcento) Lib. 3, cap. 14 • Esperanta traduko el la latina: Frato Leothadius* = G. F. Joris de Ruyver, F.C. (1913-2010)

Dua Responsorio


Vi estas mia ŝirmo kaj ŝildo; Vian vorton mi fidas. Foriĝu de mi, malbonagantoj; mi observos la ordonojn de mia Dio.

Vi estas mia ŝirmo kaj ŝildo; Vian vorton mi fidas. Foriĝu de mi, malbonagantoj; mi observos la ordonojn de mia Dio.

Skeptikulojn mi malamas, Sed Vian instruon mi amas.

Foriĝu de mi, malbonagantoj; mi observos la ordonojn de mia Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi estas mia ŝirmo kaj ŝildo; Vian vorton mi fidas. Foriĝu de mi, malbonagantoj; mi observos la ordonojn de mia Dio. – Psa 119, 114-115.113

Preĝo


Ĉiopova Dio, unika fonto de perfektaj donacoj,
donu al nia koro amon al Vi kaj pliigu en ni la kredon,
por ke kresku en ni la ĝermo de la bono,
kaj per via helpo ĝi atingu la plenan maturecon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo