Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Ĵaŭdo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 26a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato: 2020-09-06


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Flp 3, 1-16


El la letero al la Filipianoj

Fine, fratoj, ĝoju en la Sinjoro. Tute ne ĝenas min al vi skribi ripete, kaj por vi tio estas sendanĝeriga. Gardu vin kontraŭ la hundoj, gardu vin kontraŭ la malbonaguloj, gardu vin kontraŭ la karntranĉuloj; ĉar ni estas la cirkumciduloj, kiuj per la Spirito de Dio adoras, kaj nin gratulas pri Kristo Jesuo, kaj ne havas fidon al la karno; kvankam mi mem povas havi fidon al la karno; se iu alia pretendas fidi la karnon, mi ja pli efektive; cirkumcidita la okan tagon, el la raso Izraela, el la tribo de Benjamen, Hebreo el Hebreoj; rilate la leĝon, Fariseo; rilate fervoron, persekutanto de la eklezio; rilate la justecon, kiu fariĝas per la leĝo, senkulpa.

Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo. Kaj efektive mi rigardas ĉion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de ĉio, kaj rigardas ĉion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston, kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la leĝo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon; por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia releviĝo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformiĝinte al lia morto, se mi povos iel atingi la releviĝon el la mortintoj. Ne kvazaŭ mi jam trafis, aŭ jam perfektiĝis; sed mi min pelas antaŭen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo.

Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene: forgesante tion, kio estas malantaŭe, kaj strebante al tio, kio estas antaŭe, mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo.

Ĉiuj el ni do, kiuj estas perfektaj, tiel pensu; kaj se pri io vi pensas alie, tion ankaŭ Dio malkaŝos al vi; sed ĉiaokaze, laŭ tio, kiom ni jam atingis, ni iradu.

Unua Responsorio


Mi rigardas ĉion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston, por scii lin kaj la potencon de lia releviĝo kaj la kunulecon en liaj suferoj.

Mi rigardas ĉion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston, por scii lin kaj la potencon de lia releviĝo kaj la kunulecon en liaj suferoj.

Se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li,

por scii lin kaj la potencon de lia releviĝo kaj la kunulecon en liaj suferoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi rigardas ĉion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston, por scii lin kaj la potencon de lia releviĝo kaj la kunulecon en liaj suferoj. – el Flp 3, 8.10; Rom 6, 8

Dua Legaĵo – Polykarpos (Polycarpus Smyrnæus)


El la letero de la sankta episkopo kaj martiro Polikarpo el Smirno al la Filipianoj

Kristo konstruu vin en la kredo kaj la vero.

Mi ja konfidas, ke vi estas bone instruitaj pri la sanktaj skriboj, kaj ke nenio en ĝi por vi estas kaŝita; sed mi ankoraŭ ne havas tiun privilegion. Kiel diriĝas en tiuj skriboj, Tremu kaj ne peku, kaj La suno ne subiru sur via kolero. Benata, kiu tion memortenas; tion mi kredas reala en vi.

Sed la Dio la Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj li mem – la eterna pontifiko – la Filo de Dio Jesuo Kristo – konstruu vin en la kredo kaj la vero, kaj en ĉiu mildeco kaj sen koleriĝemo, en pacienco kaj grandanimeco, en toleremo kaj ĉasto; kaj Li donu al vi sorton kaj lokon inter siaj sanktuloj, kaj al ni, al vi kaj al ĉiuj, kiuj estas sub la ĉielo, kiuj fidos je nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj je Lia Patro, kiu levis lin el la mortintoj.

Preĝu por ĉiuj sanktuloj. Ankaŭ preĝu por reĝoj kaj por ĉiuj eminentuloj kaj por princoj, kaj por tiuj, kiuj persekutas kaj malamas vin, kaj por la malamikoj de la kruco, por ke via frukto estu manifesta inter ĉiuj, por ke vi estu perfektaj en Li.

Vi skribis al mi, kaj vi kaj Ignacio, por ke, se iu ajn iros al Sirio, li kunportu vian leteron kun si; tiun peton mi plenumos, se oportunan eblon mi trovos, ĉu persone, aŭ pere de iu reprezentanto por mi, por ke plenumiĝu via deziro. La leterojn de Ignacio, de li senditajn al ni, kaj aliajn, kiujn ni havas ĉe ni, ni sendis al vi laŭ via peto. Ili aldoniĝis al tiu ĉi letero; el tio vi grande povas profiti. ĉar ili temas pri la fido, pri pacienco kaj ĉio, kio edifas en nia Sinjoro. Kaj pri Ignacio mem kaj tiuj, kiuj estis kun li, vi bonvole informu nin, se pli firmajn informojn vi havas.

Tion al vi mi skribis pere de Krescento, kiun ĝis nun kaj same en la nuno mi rekomendas al vi. Li ja senkonteste bone agis inter ni, kaj mi kredas, ke same rilate al vi. Lian fratinon vi krome alte estimas, kiam ŝi vizitas vin.

Estu sendanĝeraj en la Sinjoro Jesuo Kristo. La graco estu kun vi ĉiuj. Amen.

Originala teksto: Polycarpus Smyrnæus († ĉ. 155): Epistola ad Philippenses, nn. 12 - 14; en: Funk 1, 279-283 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Nun la Dio de paco perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo.

Nun la Dio de paco perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo.

Li donu al vi ĉiuj koron, kiu adoras Lin kaj plenumas Lian volon sindoneme kaj volonte,

farante en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Nun la Dio de paco perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo. – el Heb 13, 20-21; 2 Mak 1, 3

Preĝo


Vi montras, Dio, vian ĉiopovon precipe per via pardono kaj kompato:
surverŝu senĉese nin per via mizerikordo,
por ke ni, celante Viajn promesojn, atingu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo