Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



printebla versio
Strukturo de la Breviero

Mardo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 27a Ordinara Semajno > Mardo
Stato: 2020-09-12


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Tim 3, 1-16


El la unua letero al Timoteo

Fidinda estas la diro: Se iu celas episkopecon, tiu deziras bonan laboron. Episkopo do devas esti neriproĉebla, edzo de unu edzino, sobra, moderema, ordema, gastama, instruema, ne vindrinkema, ne batema; sed mildanima, ne disputema, ne monamanto; reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun ĉia seriozeco (sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?); ne novico, por ke li ne ŝvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo. Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riproĉon kaj kaptilon de la diablo.

Tiel same diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon; tenantaj la misteron de la fido en pura konscienco. Kaj tiuj ankaŭ estu unue provitaj; poste ili servu kiel diakonoj, se ili estos neriproĉeblaj. Virinoj ankaŭ devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri ĉio. La diakonoj estu edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn domojn. Ĉar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuraĝon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.

Ĉi tion mi skribas al vi, esperante veni al vi baldaŭ, sed se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti en la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero. Kaj laŭ konsento, granda estas la mistero de pieco: Tiu, kiu elmontriĝis en la karno, praviĝis en la spirito, estis vidita de anĝeloj, pripredikita ĉe la nacioj, prikredita en la mondo, prenita supren en gloro.

Unua Responsorio


Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li aĉetis per sia propra sango.

Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li aĉetis per sia propra sango.

Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela,

por nutri la eklezion de Dio, kiun li aĉetis per sia propra sango.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Gardu vin kaj la tutan gregon, en kiu la Sankta Spirito faris vin episkopoj, por nutri la eklezion de Dio, kiun li aĉetis per sia propra sango. – Ago 20, 28; 1 Kor 4, 2

Dua Legaĵo – Ignatius Antiochenus


Komenciĝas la letero de la sankta episkopo kaj martiro Ignaco el Antioĥio al la Tralesanoj.

Mi protektas vin, ĉar vi estas miaj tre amataj.

Ignacio, ankaŭ nomata Teoforo, al la eklezio amata de Dio la Patro de Jesuo Kristo, la sankta eklezio, kiu estas en Traleso en Azio, la elektita kaj al Dio inda eklezio, kiu vivas en paco en la karno kaj en la spirito pro la Pasiono de Jesuo Kristo, nia espero por resurekto en li mem: tiun eklezion mi salutas en la pleneco en apostola karaktero kaj mi preĝas: plejan ĝojon!

Mi scias, ke vi havas senriproĉan kaj sinceran menson kun pacienco, kaj ne nur pro ekzercado sed laŭnature, kiel klarigis al mi via episkopo Polibio, kiu laŭ deziro de Dio kaj Jesuo Kristo en Smirno vizitis min, kaj tiel li kunĝojis kun mi, katenito en Kristo Jesuo, ke en li mi ekvidis vian tutan amason. Ricevinte do pere de li vian bonvolemon laŭ Dio, mi estis en gloro, ĉar vin – kiel mi jam sciis – mi trovis imitantoj de Dio.

Ĉar vi ja submetiĝis al la episkopo kiel al Jesuo Kristo, mi ŝajnas al mi ne vivi laŭ la homo, sed laŭ Jesuo Kristo, kiu mortis pro ni, por ke, fidante je lia morto, vi eskapu la morton. Estas do necese, kiel efektive vi faras, ke nenion vi entreprenu sen la episkopo, sed submetiĝu ankaŭ al la presbiteraro kiel al la apostoloj de Jesuo Kristo, nia espero, en kiu ni montriĝos esti vivaj. Ankaŭ la diakonoj, kiuj estas servantoj de la misteroj de Jesuo Kristo, en ĉiu maniero devas esti plaĉaj al ĉiuj; ĉar ili ne estas servantoj de manĝo kaj trinko, sed servantoj de la eklezio de Dio. Necesas do deteni sin de akuzoj kontraŭ ili, kvazaŭ de fajro.

Same ĉiuj respektu la diakonojn kiel Jesuon Kriston, kaj la episkopon kiel bildon de la Patro, la presbiterojn kiel la sinedrion de Dio kaj kiel la asembleon de la apostoloj. Ekster ili nenio nomiĝas eklezio. Koncerne ilin ĉiujn mi estas konvinkita, ke vi samopinias. Ĉar manifestiĝon de via amo mi ricevis de vi – kaj havas ankoraŭ ĉe mi – en via episkopo, kies sola ĉeesto estas granda instruo, kaj kies mildeco estas forto; lin, mi kredas, eĉ la sendiuloj respektas.

Multan scion mi havas en Dio, sed mi retenas min, por ke en la sinlaŭdado mi ne pereu. Ĉar nun nepras, ke mi estu pli timida kaj ne atentu tiujn, kiuj igas min vanti. Ĉar kiuj grandigas min, skurĝas min. Ĉar mi amas suferi, sed mi ne scias, ĉu mi indas. Ĉar tiu deziro por multaj ne estas klara, sed min ĝi des pli sieĝas. Mi do bezonas mildecon, por ke la princo de ĉi mondo neniiĝu per tio.

Tial ne mi, sed la amo je Jesuo Kristo, alvokas vin: uzu nur kristanan nutraĵon, retenu vin de alidevenaj herbaĵoj, k. e. herezo.

Kaj tiaj vi estos, se vi ne estos vantaj kaj restos nedisigeblaj de nia Dio Jesuo Kristo kaj de la episkopo kaj la ordonoj de la apostoloj. Kiu estas interne de l' altaro, estas pura; sed kiu estas ekster la altaro, ne estas pura; t. e. kiu ion faras fore de la episkopo, la presbiteraro kaj la diakonoj, tiu estas ne pura en la konscienco.

Ne, ke mi scius, ke io tia estas inter vi, sed mi protektas vin, ĉar vi estas miaj tre amataj.

Originala teksto: Ignatius Antiochenus (2a jarcento), Epistola ad Trallianos, Inscriptio, nn. 1, 1 - 3, 2; 4, 1-2; 6, 1; 7, 1 - 8, 1; en: Funk 1, 203-209 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Penu konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko; unu Sinjoro, unu fido, unu bapto.

Penu konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko; unu Sinjoro, unu fido, unu bapto.

Neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo:

unu Sinjoro, unu fido, unu bapto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Penu konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko; unu Sinjoro, unu fido, unu bapto. – kp. Efe 4, 3-5; 1 Kor 3, 11

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio,
kies granda boneco superas ĉiujn meritojn kaj dezirojn de Viaj preĝantoj,
elverŝu sur nin Vian kompaton;
forigu tion, kio maltrankviligas nian konsciencon,
kaj donu tion, kion nia preĝo ne kuraĝas peti.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


supren al la komenco de la paĝo